SOJO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Koordinatoj: 35° 42′ 29.88″ N 139° 43′ 24.17″ O / 35.7083000 °N, 139.7233806 °O / 35.7083000; 139.7233806 (mapo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri kafejo en Tokio. Por "sojo" ĝeneralsence, vidu sojfabosojsaŭco.
La kafejo en Tokio

SOJO (japane ソーヨ) estas kafejo en Tokio, Japanujo. Ĝi estas vegana, Esperanto-parolanta kafejo kaj malfermiĝis al la ĝenerala publiko en aprilo 2017.[1] SOJO situas en la kvartalo Ŝinĝuku, kvin minutoj for de la Japana Esperanto-Instituto.[2] La majstro de la kafejo estas la japana Esperantisto Yoshinori Saitō, kiu ankaŭ estas direktoro da la Japana Vegetarana Societo.[3]

SOJO kutime partoprenas en agado por Senvianda Lundo kaj okaze organizas aranĝojn kaj prelegojn, ekzemple pri la vivo de Verda Majo.

Referencoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. SOJO (1 aprilo 2017)SOJO Esperanto-Vegana Kafejo nun funkcias!. Facebook. Alirita 3 aprilo 2017.
  2. Japana Esperanto-Instituto (28 januaro 2017)Esperanto-Vegana Kafejo SOJO estas preparata en Waseda. Facebook. Alirita 3 aprilo 2017.
  3. Directors (angle). Japan Vegetarian Society.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]