SOS-Infanvilaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La SOS-Infanvilaĝoj estiĝis pro la multaj militorfoj post la dua mondmilito; la inicianto estis la aŭstro Hermann Gmeiner, kiu estis inspirita de la modela de la Infanvilaĝo Pestalozzi en Trogen en Svislando.

La infanoj, por kiuj ne eblas kreski en normala familio, povas tio okazi en la infanvilaĝoj.

La infanoj povas plenaĝiĝi kun vilaĝa infanpatrino kaj 5-7 gefratoj. Tie povas kunvivi eĉ veraj gefratoj. Ĉiu familio havas sian propran domon en la vilaĝo. Ili povas tie resti tiel longe kiel en normala familio.

La infanoj vizitas – kie eblas – la normalajn lernejojn, por eviti la getto-senton. Gravas la partopreno, kontrolo de profesiaj pedagogoj, psiĥologoj en la vilaĝo.

La unua infanvilaĝo estis konstruita en 1949 en la loĝloko Imst de Tirolo. Hodiaŭ ekzistas infanvilaĝoj en 131 landoj.

La organizacio de SOS-infanvilaĝoj estas sendependa de konfesiojpolitikaj influoj. Ĝi estas komun-utila unuiĝo kun sidejo en Innsbruck.

La plej granda parto de donacoj kaj sponsorado dependas de firmoj.

En Aŭstrio ekzistas 9 infanvilaĝoj:

En Hungario ekzistas 3 da ili:

En Germanio ekzistas 15, en Svislando 1 infanvilaĝoj.


Eksteraj ligiloj