Artur de Sacadura Cabral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sacadura Cabral)
Artur de Sacadura Cabral
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1881 (1881-05-23)
en Celorico da Beira
Morto 15-an de novembro 1924 (1924-11-15) (43-jaraĝa)
en Norda Maro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco PortugalioReĝlando Portugalio
Familio
Patro Artur de Sacadura Freire Carral
Patrino Maria Augusta da Silva Esteves
Okupo
Okupo pilotomilitisto • naval aviator • surveyor • oficiro
vdr

Artur de Sacadura Freire Cabral, Ordem Militar da Torre e Espada do Valor, Lealdade e Mérito, (23a de majo 1881 - 15an de novembro 1924), konata simple kiel Sacadura Cabral ([sɐkɐˈduɾɐ kɐˈbɾaɫ]), estis portugala pioniro en aviado kiu en 1922, kun Gago Coutinho (1869–1959), ŝoforis la unuan flugon super Suda Atlantiko, ankaŭ la unuan flugon uzante nur astronomian navigadon, el Lisbono, Portugalio, al Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La 15an de novembro 1924, li malaperis dumfluge super la Manika Markolo, kun sia kunpiloto, José Correia, pro nebulo kaj pro malbona vidkapablo (kiu neniam malhelpis lian flugemon). Kvankam estis trovitaj kelkaj flosrestaĵoj el lia aparato kvar tagojn poste, la korpoj neniam troviĝis. [1] Statuo dediĉita al ili estas situa en Lisbono. Alia statuo estas situa en sia hejmloko, Celorico da Beira. Li estis praonklo de la portugalaj politikistoj Miguel Portas kaj Paulo Portas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Sacadura Cabral Pioneer Airman. Vidas Lusophonus. Alirita 16a de februaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] "A epopeia do azul [microform] : poema sobre o grande feito dos avidores portuguezes Saccadura Cabral e Gago Coutinho" ĉe Internet Archive Alirita la 20an de Aŭgusto 2016.