Saint-Gilles-du-Gard
Saint-Gilles-du-Gard estas franca komunumo. Ĝi havis 12 201 loĝantojn en 2004.
La oficiala nomo Saint-Gilles-du-Gard estas kutime uzata en la mallonga formo Saint-Gilles (en la okcitana lingvo Sant Gèli). Ĝis la jaro 1837 la nomo estis Saint-Gilles-les-Boucheries. Ekzistas alia komunumo Saint Gilles en la proksimeco de Rennes (Normandie. La komunumo troviĝas en la departemento Gard kaj en la regiono Langvedoko-Rusiljono.
Saint-Gilles ricevis sian nomon de la abato kaj sanktulo Gilles, kies tombejo estis unu el la plej gravaj celoj por pilgrimado de kristanoj.
La sanktulo estis la atena komercisto Egidio, kiu naskiĝis en la jaro 721 kaj kiu decidis vivi tie kiel ermito. Li fondis la monaĥejon. Poste li ricevis la nomon Saint Gilles kaj iĝis unu el la 14 helpantoj en mizero.
Dum la komenco de la konstruado de la abatejo en la jaro 1116 la urbo ekfloris. En la 13-a jarcento estis 40 000 enloĝantoj.
Historio
Saint-Gille troviĝas apud la vojo Regordane, kiu iras la la Centra Masivo (centra montaro de Francio) kaj la montaro Cévennes. Ĝi estis haveno por komercistoj, por pilgrimoj kaj krucmilitistoj.
La urbo kreskis ĉirkaŭ la abateo, kie kolektiĝis la pilgrimo survoje al Santiago de Compostela kaj pro tio estas franca parto de la Jakoba vojo (Via Compostelana).
La graflando Saint-Gilles apartenis al la graflando de Toulouse.
Vidindaĵoj
- La Abatejo el la 12-a jarcento, kiu estas monda heredaĵo de Unesco
- Muzeo de la romia domo.
- Malgrandaj stratoj kun historiaj domoj
- Kapelo Sainte-Colombe el la la 12-a jarcento
- Kastelo d'Espeyran el la 19-a jarcento
Personoj ligitaj al la urbo
- Naskiĝurbo de Guy Foulques, poste papo Klemento la 4-a (mortis en 1268). Lia naskodomo estas nun muzeo pri arkeologio, etnologio kaj ornitologio.
- Pierre de Castelnau, delegito de la papo Inocento la 3-a estis murdita en la jaro 1208. Tio estis la kialo por komenci militon kontrau la kataroj.
- Pierre Subleyras, (1699-1749), pentristo, kiu ricevis la Prix de Rome en 1727.
- Naskiĝurbo de Georges-Jean Arnaud, aŭtoro, ("La Compagnie des glaces",...) en 1928.
aliro
Saint Gille ne havas stacidomon. La plej proksimaj stacidomoj estas en Nimes kaj Arles (20 minutoj per aŭtomobilo) aŭ kvinfoje tage per buso.