Sakis Rouvas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakis Rouvas
Persona informo
Naskonomo Αναστάσιος Ρουβάς
Aliaj nomoj Σάκης Ρουβάς • Sakis Rouvas
Naskiĝo 5-an de januaro 1972 (1972-01-05) (52-jaraĝa)
en Korfuo
Lingvoj moderna grekaangla
Ŝtataneco Grekio
Familio
Edz(in)o Katia Zygouli
Amkunulo Katia Zygouli
Okupo
Okupo kantistofilmproduktorodancistoaktoro • entreprenisto • komponisto • atleto • televida prezentisto • nightclub owner • pianistoentreprenisto • koreografo • modelokantoverkistomuzikproduktisto • filmaktoro • mododezajnisto
TTT
Retejo https://sakisrouvas.com
vdr

Anastasios "Sakis" Rouvas (greke: Αναστάσιος "Σάκης" Ρουβάς) estas kantisto kaj gimnastikisto de Grekio. Li naskiĝis la 5-an de januaro 1972 en Korfuo, Grekio.

Ekde tre juna li komencis ricevi plurajn premiojn en diversaj urboj kaj festivaloj kaj konkursoj en Grekio pro gimnastiko kaj kantado. Krom tio li ankaŭ kunlaboris kaj kunkantis kun aliaj grekaj steluloj kaj Pepsi kontraktis lin por komerc-kampanjo en Grekio.

Sakis Rouvas

La 2004 estis la plej bona jaro de lia artisma kariero kiam estis elektita por reprezenti Grekion en la Eŭrovido-Kantokonkurso de tiu jaro per la kanto "Shake it", kaj kvankam li ne gajnis, atingis la trian lokon. Samjare li kantis en la prezentado de la Olimpikaj Ludoj.

En 2006 kantis en la elekto-evento de Eŭrovido en Grekio. La elektokomisiono denove decidis sendi lin al Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 (Moskvo), kun la kanto This is our night.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Muzikalbumoj

  • Sakis Rouvas (1991)
  • Min antistekesai (1992)
  • Gia sena (1993)
  • Aima, dakria & idrotas (1994)
  • Tora archizoun ta dyskola (1996)
  • Kati apo mena (1998)
  • 21os Akatallilos (2000)
  • Ola kala (2002)
  • Remixes (2003)
  • To chrono stamatao (2004)
  • S´echo erotefthei (2005)
  • Live Ballads (2006)
  • Irthes (2008)
  • This is our night (2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]