Saliŝa maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saliŝa maro
bordomaro [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj48° 56′ 12″ N, 123° 3′ 40″ U (mapo)48.936666666667-123.06111111111Koordinatoj: 48° 56′ 12″ N, 123° 3′ 40″ U (mapo)

Averaĝa profundo130 m
Maksimuma profundo670 m
Areo18 000 km² (1 800 000 ha)

Saliŝa maro (Brita Kolumbio)
Saliŝa maro (Brita Kolumbio)
DEC
Saliŝa maro
Saliŝa maro
Map
Saliŝa maro
Vikimedia Komunejo:  Salish Sea [+]
vdr
La Saliŝa maro

La Saliŝa maro (angle Salish Sea, france Mer des Salish) estas la oceanranda markola kaj fjorda sistemo, kiu apartigas Vankuveran Insulon, la Olimpian Duoninsulon, kaj la ĉefteron de Brita Kolumbio kaj Vaŝintonio. Ĝi enhavas tri ĉefajn partojn: Puĝeta Fjordo, la Markolo de Georgio, kaj la Markolo de Juan de Fuca. Kune, tiu geografia triopo konsistigas unuecan ekologian sistemon, kaj lastatempe Usono (2009) kaj Kanado (2010) rekonis tiun unuecon per oficiala agnosko pri la termino Saliŝa maro.