Samu Lasz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Lasz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1859 (1859-12-18)
en Szergény
Morto 8-an de junio 1930 (1930-06-08) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Farkasrét Jewish cemetery
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo geografo • verkisto de nefikcio • gimnazia instruisto
vdr

Samu Lasz [ŝamu las], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lasz Samu estis hungara instruisto, geografo.

Samu Lasz [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1859 en Szergény. Li mortis la 8-an de junio 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Lasz frekventis gimnaziojn en Pápa kaj Sopron, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1882. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Budapeŝto, samtempe li laboris en meteologia instituto. Inter 1886 kaj 1888 li instruis en gimnazio en Győr, poste denove en Budapeŝto. En 1906 li doktoriĝis, en 1920 li pensiuliĝis, tamen poste li estis lernejestro de juda lernejo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vulkanizmusról (1883)
  • A délsarki expeditiók (1899)
  • Földrajz (Geografio), (1900) - lernolibro
  • A magmamozgások (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]