Sankt-Peterburga moskeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankt-Peterburga moskeo
moskeo [+]
Koordinatoj59° 57′ 19″ N, 30° 19′ 26″ O (mapo)59.95516666666730.323888888889Koordinatoj: 59° 57′ 19″ N, 30° 19′ 26″ O (mapo)

ArkitektoNikolai Vasilyevich Vasilyev

Estiĝo1921
konsekro1913

Sankt-Peterburga moskeo (Sankt-Peterburgo)
Sankt-Peterburga moskeo (Sankt-Peterburgo)
DEC
Sankt-Peterburga moskeo
Sankt-Peterburga moskeo

Map
Sankt-Peterburga moskeo
Vikimedia Komunejo:  Saint Petersburg Mosque [+]
vdr
la Sankt-Peterburga moskeo
detala bildo pri unu el la minaretoj

La Sankt-Peterburga moskeo (ruse Санкт-Петербу́ргская мече́ть, Sankt-Peterburgskaja meĉet) en la momento de sia solena malfermo en 1913 estis la plej granda moskeo en Eŭropo; ĝiaj minaretoj atingas altecon de 49 metroj, kaj la kupolo altas 39 metrojn. La moskeo situas en la urbocentro de Sankt-Peterburgo borde de la aleo Kronverk (Кронверкский проспект, Kronverkskij prospekt); la impresa bluverda kupolo bone videblas ekzemple de la ponto Troickij (aŭ "ponto de triunuo") trans la rivero Nevo. La konstruaĵo povas gastigi ĝis 5000 kredantojn en diservoj, ĝis la jaro 2009 ĝi estis la sola islama preĝejo de la urbo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La moskeo ekkonstruiĝis en 1910, okaze de la 25-a jubileo de la regado de la emiro Alim Ĥan en Buĥaro, honore al li, sed ankaŭ kiel simbolo de la integrigo de Centra Azio en la caran Rusian Imperion. Tiumomente la islama komunumo de la urbo havis pli ol 8000 membrojn. La arkitekto Nikolaj Vasiljev similigis la eksteran aspekton al la maŭzoleo Gur-Emir, la tombejo de Timur Lan el la 15-a jarcento en Samarkando; kromaj partoprenintaj arkitektoj estis Stepan Krichinskj kaj Aleksander Ivanoviĉ de Gauguin (ankaŭ nomata Gogen kaj Alexander von Hohen). Kvankam ĝi jam funkciis kiel preĝejo ekde la jaro 1913, la konstruado fakte nur finiĝis en 1921. Ampleksa restaŭrado okazis en 1980. La moskeo inter la jaroj 1940 kaj 1956 estis fermita por vizitantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

{{{2}}} Mapo