Sankta Cuthbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Cuthbert: detalo el portreto en la katedralo de Durham

Cuthbert (n. ĉ.634, m. la 20-an de marto 687) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Northumbria.

Verŝajne li naskiĝis prosime al Dunbar, Skotlando. Kiel junulo li soldatis. Unu nokton en 651, dum li gardis ŝafojn, li havis vizion en kiu brila lumstrio etendis de la tero al la ĉielo kaj anĝeloj portis Sanktan Aidan al la ĉielon. Poste li komprenis la signifon de la vizio, kiam li eltrovis ke la saman nokton Aidan mortis. Tuj li eniris la monaĥejon de Melrose. Tie li rapide akiris reputacion pro pieco, obeemo kaj diligenteco. La abato de Melrose forprenis lin al Ripon por helpi fondi novan monaĥejon. Tie Cuthbert servis kiel la gastigisto.

En 661 malsano frapis la monaĥejon de Melrose, kaj la prioro mortis. Cuthbert anstataŭis lin. Li multe vojaĝis, predikante, kaj farante miraklojn.

En 664 de la Sinodo de Whitby, estis decidate ke la northumbria eklezio sekvu romkatolikajn kutimojn, ne tiujn de la kelta eklezio. Cuthbert estis nomumata prioro de Lindisfarne, kaj per pacienco kaj mildeco li sukcese persvadis la tieajn monaĥojn akcepti la decidon.

Lia vivmaniero estis tre simpla, kaj ĝenerale li vojaĝis piede, ne ĉevale. Ĉiam li estis afabla: laŭ la anglosaksa historiisto Bede, "sur lia anĝeleca vizaĝo brilis tia lumo kaj tia deziro prediki la bonajn novaĵojn [de kristanismo] ke neniu kaŝis de li siajn plej internajn sekretojn." Li resanigis tiom da homoj ke li estis nomata la miraklofaranto de Britio. Laŭdire li eĉ resanigis mortantinon per kiso. Ĉe la nuna St. Andrews en Fife li estigis ermitejon kie nun situas la Universitato St. Andrews.

Tamen Cuthbert sopiris al pli trankvila kaj soleca vivmaniero. Kune kun pluraj aliaj monaĥoj, en 676 li konstruis ĉelon kaj kapelon plurajn kilometrojn for de Lindisfarne, kaj tie li mallonge loĝis. Post iomete da tempo li translokiĝis al Farneoj. Tie komence li bonvenigis vizitantojn kaj lavis iliajn piedojn, sed poste li restis en sia ĉelo kaj nur malfermis la fenestron por beni ilin. Li estigis regulojn por protekti marbirdojn, aparte molanasojn, kiuj en Northumberland estas foje nomataj "cuddy ducks", tio estas, la "anasoj de Cuthbert". Verŝajne, tiuj estis la unua tiaj leĝoj ie ajn en la mondo.

La trankvila vivo ne daŭris multajn jarojn. En 685 la reĝo de Northumberland petis lin akcepti la postenon de episkopo de Lindisfarne. Tre heziteme Cuthbert konsentis. Li konsekriĝis ĉe Jorko la 26-an de marto 685. Sed post Kristnasko 686, kredante ke lia morto alproksimas, li revenis al Farneoj, kie li mortis la sekvantan marton.

Li entombiĝis en Lindisfarne, sed, post kiam la danoj kaptis Lindisfarne en 875, la monaĥoj fuĝis, kunportante liajn restaĵojn, unue al Melrose, poste al Chester-le-Street, kaj fine al Durham. En la katedralo de tiu urbo estas kapelo dediĉata al Cuthbert. Dum la mezepoko oni kredis ke liaj ostoj posedis kuracajn povojn.

Estas multaj legendoj pri Cuthbert. Ekzemple, unu vesperon li preĝadis sur la marbordo kiam granda ondo forprenis lin: la sekvantan tagon la maro alterigis lin, ankoraŭ laŭdantan Dion. Tuj alvenis lutroj por plivarmigi lin, kaj li benis ilin.