Sanlitun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taikoo Li Sanlitun vendejaro.
Unu el multaj vendejaroj en la distrikto.

Sanlitun (en ĉina: 三里屯; en pinjino: Sānlǐtún; laŭvrote 'tri-lia vilaĝo') estas areo de Ĉaoĝang Distrikto, Pekino, Ĉinio, kiu enhavas multajn trinkejojn, restoraciojn, kaj vendejojn. Ĝi estas populara celo por butikumado, vespermanĝoj kaj distrado. La areo estis sub preskaŭ konstanta regenerado ekde la fino de la 20a jarcento kiel parto de tuturba projekto de ekonomia rekresko. Ĝi estas hejmo de multaj trinkejoj kaj kluboj popularaj por kaj lokanoj kaj eksterlandanoj same kiel internacia ejo de konataj varmarkoj kiel Uniqlo, Apple, Nike kaj Adidas. Ĝi famas fakte kiel hejmo de la plej granda vendejo de Adidas en la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 56′ 5″ N 116° 26′ 59.5″ O / 39.93472 °N, 116.449861 °O / 39.93472; 116.449861 (mapo)