Santa Ana (Kalifornio)
Pri aliaj loĝlokoj ankaŭ nomataj "Santa Ana" vidu la apartigan liston Santa Ana. |
Santa Ana estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Orange (Kalifornio). Ĝi estas administra urbo de la kantono.
Bazaj informoj
- Areo: 71 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 353400
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC-8 (somere: UTC-7)
- 33° 44′ 27″ N 117° 52′ 53″ U / 33.74083 °N, 117.88139 °U (mapo)Koordinatoj: 33° 44′ 27″ N 117° 52′ 53″ U / 33.74083 °N, 117.88139 °U (mapo)
Situo
Santa Ana situas laŭ rivero havanta same tiel la nomon Santa Ana kaj laŭ aŭtovojo (ankaŭ tiu nomiĝas Sankta Ana). La marbordo troviĝas je 16 km-oj.
Historio
Indianoj vivis tie antaŭ apero de la hispanoj. En la 1770-aj jaroj la unuaj eŭropanoj nomumis la lokon kaj la ĉirkaŭaĵon valo de Sankta Anna. En 1810 hispana serĝento havis tie terkoncesian bienon, kiu havis la nomon "Santiago de Santa Ana". En 1848 Usono venkis Meksikion en milito, sekve grandnombre alvenis usonanoj. En 1906 interurba tramo ekfunkciis el Los Anĝeleso. Baldaŭ tiu ŝanĝiĝis al aŭtovojo. Dum la 2-a mondmilito armea bazo funkciis ĉe la urbo.
Klimato
Santa Ana havas mediteranean klimaton, kun freŝaj, malsekaj vintroj kaj la sekan, varman sunan someron. Ĉiujare pluvas resume 356 mm (de novembro ĝis aprilo).