Santa Ana (Cáceres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Ana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10189
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jesús Regodón Cercas
Demografio
Loĝantaro 301  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 19′ N, 5° 59′ U (mapo)39.3089877-5.9901745Koordinatoj: 39° 19′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Ana (Ekstremaduro)
Santa Ana (Ekstremaduro)
DEC
Santa Ana
Santa Ana
situo en Ekstremaduro
Santa Ana (Hispanio)
Santa Ana (Hispanio)
DEC
Santa Ana
Santa Ana
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Ana (Cáceres) [+]
vdr

Santa Ana (Sankta Ana) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 301 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Iam la vilaĝo nomiĝis Aldea del Pastor, tio estas Domaro de la paŝtisto.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas santaniegos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Santa Ana estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, kie la plej proksima urbo estas Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 34,99 km². Ĝi estas en ebenaĵo kio konsistigas la komarkon inter tiu kaj la Sierra de Montánchez. Inter la altaĵoj elstaras la Calamocha kaj la holmo nomita "la Barrera del Brujo" (La barilo de la sorĉisto). Trafluas la teritorion la rojo Gibranzos. La klimato estas mediteranea kaj subtropika; inter la indiĝena flaŭro elstaras: la anzino, la makiso, la cisto, la ruĝa lavendo, ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Sankta Ana.
  • Blazona domo de la familio de Pizarro.
  • Muelejo ĉe la rojo Gibranzos.
  • Naturaj ĉirkaŭaĵoj indaj por piedirado.
  • Ĉasado kaj fiŝkaptado en lagunoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]