Santa Ana (Cáceres)
Santa Ana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10189 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Regodón Cercas | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 307 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 19′ N, 5° 59′ U (mapo)39.3089877-5.9901745Koordinatoj: 39° 19′ N, 5° 59′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Ana (Cáceres) [+] | |||
Santa Ana (Sankta Ana) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 307 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Iam la vilaĝo nomiĝis Aldea del Pastor, tio estas Domaro de la paŝtisto.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas santaniegos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Santa Ana estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, kie la plej proksima urbo estas Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 34,99 km². Ĝi estas en ebenaĵo kio konsistigas la komarkon inter tiu kaj la Sierra de Montánchez. Inter la altaĵoj elstaras la Calamocha kaj la holmo nomita "la Barrera del Brujo" (La barilo de la sorĉisto). Trafluas la teritorion la rojo Gibranzos. La klimato estas mediteranea kaj subtropika; inter la indiĝena flaŭro elstaras: la anzino, la makiso, la cisto, la ruĝa lavendo, ktp.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Sankta Ana.
- Blazona domo de la familio de Pizarro.
- Muelejo ĉe la rojo Gibranzos.
- Naturaj ĉirkaŭaĵoj indaj por piedirado.
- Ĉasado kaj fiŝkaptado en lagunoj.