Santa Bárbara de Casa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Bárbara de Casa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Andévalo
Poŝtkodo 21570
Retpaĝaro www.santabarbaradecasa.es
Politiko
Urbestro Gonzala Gómez Santos (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 160  (2009)
Loĝdenso 7,89 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 48′ N, 7° 11′ U (mapo)37.7956688-7.1885793Koordinatoj: 37° 48′ N, 7° 11′ U (mapo) [+]
Alto 316 m [+]
Areo 147 km² (14 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Bárbara de Casa (Andaluzio)
Santa Bárbara de Casa (Andaluzio)
DEC
Santa Bárbara de Casa
Santa Bárbara de Casa
Situo de Santa Bárbara de Casa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Bárbara de Casa [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Santa Bárbara de Casa estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas caseños. La censita populacio en 2009 estis 1160 loĝantoj kaj la denseco estas 7,89 loĝ./km². Inter 1900 kaj 1950 kreskis la populacio ĝis 1.131 loĝantoj en 1.900 kaj 2.466 en 1.940. Post tio elmigrado senhomigis la areon, kaj en 1.970 estis jam nur 1.650 loĝantoj. Kaj en 1.981 ĉirkaŭ 1.400.

Situo[redakti | redakti fonton]

Santa Bárbara de Casa estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Andévalo en la okcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 316 m; je 80 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 147 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 48' N, 7º 11' Ok. Ĝi limas norde kun Rosal de la Frontera, sude kun Puebla de Guzmán, oriente kun Cabezas Rubias, okcidente kun Paymogo kaj Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Tradicie abelbredado (mielo kaj vakso).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlejoj el prahistorio, ĉar estas dolmeno de La Zarcita en la municipa teritorio. Ekzistis tiam (Ĥalkolitiko) domaro kun fortikaĵo.

En 1504 Santa Bárbara de Casa ricevis la kategorion de vilaĝo. Antaŭe estis formata de du domaroj nome El Hornacho kaj Los Palacios kiuj finfine unuiĝis. Santa Bárbara de Casa aperas fine de la 16a jarcento kun populacio de 72 vecinos (anoj), kiuj korespondas al faktaj 360 loĝantoj proksimume.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]