Santa Lucía de Tirajana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Lucía de Tirajana
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 35110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75 677  (2023) [+]
Loĝdenso 1 229 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 55′ N, 15° 32′ U (mapo)27.9120932-15.5406889Koordinatoj: 27° 55′ N, 15° 32′ U (mapo) [+]
Alto 680 m [+]
Areo 61,56 km² (6 156 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Lucía de Tirajana (Kanariaj insuloj)
Santa Lucía de Tirajana (Kanariaj insuloj)
DEC
Santa Lucía de Tirajana
Santa Lucía de Tirajana
Situo de Santa Lucía de Tirajana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Lucía de Tirajana [+]
vdr

Santa Lucía de Tirajana [santaluZIa detiraĤAna] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sur la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Tirajana estas rilata al samnoma vulkana kaldero. Iam la loko nomiĝis El Lugarejo (La loketo).

Ĝi havas du zonojn kun tre malsimilaj trajtoj: la marborda zono, kie loĝas preskaŭ la tuta loĝantaro kaj en kiu elstaras la urbaj kernoj Vecindario, Sardina kaj Pozo Izquierdo, kaj la rura areo kun pli malabunda loĝantaro kaj ankaŭ pli tradicia, kie estas la municipa ĉefurbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo kaj la kaldero, unuarange Vecindario.

Santa Lucía de Tirajana estas en la sudorienta parto de la insulo Gran Canaria, je 51 km de la provinca kaj insula ĉefurbo. Ĝi enhavas areon de 61,56 km², kiel la 10a plej granda teritorio de la insulo.[2][3]

La longeca municipa teritorio limas kun tiuj de Agüimes (norde kaj oriente, apartigita de la ravino de Balos) kaj de San Bartolomé de Tirajana (sude kaj okcidente, apartigita de la ravino de Tirajana).[3]

La municipa ĉefurbo, nome la urba kerno, estas je 680 m.s.m.,[2] kaj la plej alta loko estas 1 668,77 m.s.m. en Alto de La Cruz.[3] La municipa teritorio deklivas el nordorientaj altaĵoj ĝis la marbordo.

Agüimes posedas parton de sia teritorio protektita ene de la Kanaria Reto de Protektitaj Naturaj Areoj, kunhavante kun najbaraj municipoj la naturan monumenton Roque de Aguayro, same kiel la Specialan Naturan Rezervejon Los Marteles.[4] Los Marteles estas inkludita en la Reto Natura 2000 kiel Zono de speciala konservado (ZSK).[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Lucia.

En la areo estis grava setlado de guanĉoj, kiuj hegemoniis en la regno de la sudoriento de la insulo en la areo (estis alia regno nordokcidente). Ili praktikis brutobredadon kaj agrikulturon, kiel atestas pluraj restaĵoj de tiu epoko.

Post la konkero de la insulo kaj ĝia aligo al Kastilio en 1483, oni havigis la areon al Tomás Rodríguez de Palencia, kiel senjoro. Dekomenca kultivo estis sukerkano, sed fine de la 16-a jarcento ĉesis la sukerproduktado, kaj cerealoj (por viveltenado) kaj vino (por eksportado, ĉefe en la 17-a jarcento) iĝis novaj produktoj. Tabako gravis ekde la 18-a jarcento. Agrikulturo suferis pro plagoj de akridoj.

En 1814 la municipo sendependiĝis, kaj okazis konfliktoj kun ambaŭ najbaraj municipoj, nome San Bartolomé de Tirajana kaj Agüimes.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 70 396 loĝantojn je 2017, estante la 3a kaj en la provinco kaj en la insulo.[6]

Historie el malpli ol 10 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj oni kreskiĝis ĝis nunaj pli ol 74 000 loĝantoj, tio estas oni sepobligis la populacion.

Vecindario.
Pozo Izquierdo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Santa Lucía de Tirajana dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[6]

  • Casa Pastores
  • Cruce de Sardina: Balos I, Balos II, El Canario, El Cruce I, El Cruce II, Los Llanos kaj La Vereda.
  • El Doctoral: El Doctoral, La Paredilla I, La Paredilla II, San Pedro Mártir I kaj San Pedro Mártir II.
  • El Ingenio
  • Las Lagunas
  • El Morisco
  • Parral Grande
  • Pozo Izquierdo
  • Rosiana: Rosiana Alta kaj Rosiana Baja
  • Santa Lucía (municipa ĉefurbo): El Mundillo, El Parralillo, Santa Lucía (kerno) kaj El Valle.
  • Sardina: La Blanca, Camino La Madera, Orilla Baja kaj Sardina.
  • La Sorrueda
  • Vecindario: La Cerruda, Hoya Pavon, San Rafael, La Unión kaj Vecindario.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unuaranga sektoro

Estas agrikulturo en forcejoj ĉefe sur la marborda zono, kie oni kultivas ĉefe tomatojn, kukumojn, bananojn kaj ornamplantojn. En interno abundas malgrandaj familiaj bienoj dediĉitaj ĉefe al la kultivado por propra konsumo.[3]

Duaranga sektoro

Parto de la laboristaro laboras en la industria zono de Arinaga.[3]

Triaranga sektoro

Ĉefa enspezofonto estas komerco kaj gastejado, ĉefe en la marborda areo. Krome estas kelkaj domoj por rura turismo dise kaj en la urba kerno kaj en la kvartalo Temisas.[3][7]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Salproduktejoj de Tenefé.
Folklora festo.
  • Grotoj de Las Fortalezas, kie guanĉoj rifuĝiĝis en la epoko de la konkero
  • Rokartaj gravuraĵoj de La Era del Cardón
  • Tomboj de Pozo Izquierdo.

Preĝejoj kaj civilaj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejoj de Sankta Lucia kaj Ermitejo de Sankta Nikolao de Bari, en Sardina del Sur (1814)
  • Historia urba kerno de Santa Lucía kaj kernoj de La Sorrueda kaj La Montañeta, kun tradicia kanaria arkitekturo.
  • Olemuelejo de El Valle
  • Salproduktejoj de Tenefé

Naturaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaldero de Tirajana
  • Ravinoj de Tirajana kaj de Balos (Plocama pendula)

Krome[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 «Superficie, perímetro, longitud de costa, altitud y distancia a la capital por municipios de Canarias». Instituto Canario de Estadística. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 «Visor de Grafcan». Sistema de Información Territorial de Canarias IDECanarias. Konsultita la 6an de aŭgusto 2021.
  4. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Gran Canaria». Gobierno de Canarias. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2018. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  5. «Los espacios protegidos Natura 2000 en España». Ministerio para la Transición Ecológica del Gobierno de España. Konsultita la 28an de novembro 2018.
  6. 6,0 6,1 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  7. «Economía». Municipo Santa Lucía de Tirajana. Konsultita la 21an de novembro 2018.
  8. «Santa Lucía de Tirajana». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 21an de novembro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]