Santiago Torné i Grau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Santiago Torné i Grau
Persona informo
Morto 25-an de januaro 2021 (2021-01-25)
Lingvoj katalunahispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Santiago TORNÉ i Grau (naskiĝis en 1930, mortis la 25-an de januaro 2021) estis hispana esperantisto kaj aktivulo en la loka movado en la kataluna urbo Sabadell.

Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]

Li lernis Esperanton en 1960, per perkoresponda kurso de Ramón Molera. Li estis aktiva en la Esperanto-Centro de Sabadell; en tiu urbo li estis kunredaktoro de la ĉiusemajna Esperanto-programo de Radio Sabadell.[1]

Li kunfondis Kulturan Asocion Esperantistan (KAE) kaj estas unu el ĝiaj estraranoj dum multaj jaroj, interalie kiel kunredaktoro de ĝia bulteno KAE-Informilo. Li estas unu el la organizantoj de la Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo.

Li verkis kun Luis Serrano "Diccionari Català-Esperanto" (vortaro kataluna-Esperanto)[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Marco Botella, "Esperanto en Katalunio", Barcelona Esperanto-Centro, Barcelono, 2005
  2. "Diccionari Català-Esperanto" en la katalogo de la libroservo de UEA.