Sara (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sara kaj Abrahamo (ilustraĵo en porinfana Biblio.

SaraSarah (Hebrea lingvo: שָׂרָה) estas Biblia persono kaj edzino de Abrahamo.

Biblia rakonto[redakti | redakti fonton]

En la libro de la Genezo, Sara ludas fundamentan rolon en la konstruo de la elekta posteularo kaj de la plenumo de la promesoj de Dio, post kiam Abrahamo foriris de Karran kaj startas la eventoj kiuj konduktos al la konstituo de la Elektita popolo (Gn 13).

Surbaze de la biblia kronologio Sara naskiĝas ĉirkaŭ en 2028 a.K. de Teraĥ, patro de Abrahamo. Sara, do, estas duonfratino de sia edzo, filino de la sama patro, sed ne de la sama patrino (Gn 20, 12). Sara aĝas dek jarojn malpli ol la edzo Abrahamo (Gn 17, 17) kun kiu edziniĝas dum ilia loĝado en la urbo Ur, Mezopotamio, (Gn 11, 28-29).

Sara estis virino tre ĉarma spite de sia aĝo. La timo de la edzo esti mortigita kiu volis posedi lian edzinon lin puŝas altrudi al ŝi deklari, al kiu ajn petanto, ke mem estas fratino de Abrahamo kaj ne lia edzino. Sekve okazis ke Sara estis unuafojon enkondukita ĉe la Faraonon, tiel ke Dio eskarigas la Faraonon kiu allasas ke ŝi revenu al la edzo antaŭ ol ŝin preni kiel edzinon. (Gn 12,11-20). Duan fojon Sara estas admirata de reĝo Abimeleĥ, kiu sendas por ŝin preni, ŝin taksinte de Abrahamo; ĉi tie Dio altrudas, dumsonĝe, al la reĝo ke Sara revenu al la edzo. (Gn 20).

Sara estas sterila kaj kiam jam aĝas 75jare ĉirkaŭ, laŭkutime de la epoko, allasas kiel edzinon al la edzo sian sklavinon Hagar por ke ŝi nasku filon: tiun ŝi fakte nomas Iŝmael, kiu poste estus fariĝinta prapatro de granda nacio (Gn 16).

Kiam naskiĝis Isaak Sara pretendis ke Abrahamo forigu Hagar kaj ties Iŝmaelon.

Kromaj informoj pri Sara[redakti | redakti fonton]

Ŝia nomo, origine Sarai, kiu eble signigas "kverelema", sed kiam ŝi atingis la 90-an Dio ŝanĝis ŝian nomon al Sara kiu signifas "Princino, Sinjiorino" al ŝi promesante miraklan filon, al kiu ŝi donis la nomon de Isaak, kiu signifas “ridado”: Sara ridis aŭskultante la promeson al Abrahamo kaj, diris ke aŭvdinto pri naudekjaraĝantino naskanta filon, estus same ridinta. (Gn 17,15 kaj 21, 5-6).

Sara mortis 1901 a.K. ĉirkaŭ, aĝante 127 jarojn, 32 jarojn ĉirkaŭ post la almondigo de Isaak. Oni ŝin entombigis en la Groto de Makpela en Hebron. [1]

Simbola figuro[redakti | redakti fonton]

Paŭlo de Tarso en la epistolo al la Galatoj (4, 22-31) diras ke Sara kaj Hagar reprezentas du interligoj. Hagar la Interligon de la Leĝo starigita kun Moseo sur la Monto Sinaja kaj la urbo Jerusalemo «kiu generas filojn por la sklaveco». Sara, male, reprezentas la «Jerusalemo de supre» surbaze de la nova interligo starigita per Jesuo, dum la lasta vespermanĝo kaj kiu igas liberaj la filojn de Dio.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La kristanaj Eklezioj ŝin veneras kiel sanktulinon, ŝin memorigante kune kun la edzo Abrahamo la 9-an de oktobro. La Katolika Eklezio ŝin celebras ankaŭ la 24-an de decembro kiam estas memorigita la tutan prapatraro de Jesuo, dum la la Kopta Eklezio ŝin festas per specifa dato, la 19-an de aŭgusto. Sara estas venerata ankaŭ ankaŭ de la Islamo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dante Alighieri ŝin lokigas inter la beataj animoj de la 32-a kanto de la Paradizo de la Dia Komedio, kune kun Judit kaj Rebeka.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ post morto, Sara ligiĝas al la dia promeso: tiu pri la promesita tero: fakte ŝi estas entombigita kvazaŭ por aserti ke tiu loko estas promesita tero. (Komento de rabenoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

KOMUNA anglalingve: [1]