Groto de Makpela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Koordinatoj: 31°31′29″N 35°06′39″O  /  31.524744°N, 35.110726°O / 31.524744; 35.110726 (Groto de Makpela)

Komplekso de la Groto de la Patrarkoj en Hebron.

La groto de di Makpelagroto de la Patriarkoj, (hebree מערת המכפלה, Me'arat HaMaĥpela, "La groto de la duoblaj tomboj"; arabe المغارة Al Maghàrah, "La groto"), situas en Hebron en Cisjordanio sed famas en la tuta Mezoriento.
La hebrea nomo referencas jen al la dispozicio de la tomboj kaj jen al la bibliaj paroj tie entombigitaj.

Temas pri serio de subteraj grotoj situintaj en la komplekso nomata de la islamanoj ”moskeo” de Abrahamo aŭ sanktejo de Abrahamo.

La strukturo estas konsiderata la 12-a sankta loko de judoj sed estas venerita ankaŭ de islamanoj ĉar tombo de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo kaj pro tio ĝi estas difinita “groto de la Patriarkoj”.

Laŭ la biblia rakonto, Jakobo kelke da jaroj antaŭ sia morto, ĵurigis la filon Jozefon ke tiu entonbigu sian patron en la groto de Makpela: Jozefo observis sian ĵuron post enbalzamigo de la kadavro de Jakobo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ali ibn abi bakr al-Harawi en 1173 skribe raportis ke dum la regado de Baldueno la 2-a (Jerusalemo) (1119) ero de la volbo de de la groto de Patriarkoj estis falruiniĝinta kaj iuj ifranj (okcidentaj kristanoj) estis penetrintaj enen kaj estis senvestintaj la "[korpojn] de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo... "iliaj tombaj tolaĵoj teren frakasite falis kaj kuŝis kontraŭ muron…Tiam la Reĝo, post provizo de novaj tombaj tolaĵoj, fermigis la truon".[1]

En 1260 Sultano Baibars starigis la regadon de Mamelukoj; tiuepoke oni konstruis la minaretojn sur la strukturo de la groto de Makpela-Moskeo de Ibrahami. Tuj post la sama sultano, pilgrimanta al la sankta loko, dekretis malpermeson por judoj kaj kristanoj eniri la groton.[2]. Tiu malpermeso, fakte, ĉesis kun la juda konkero en la sestaga milito (1967).
Ĉirkaŭ la fino de la kristana dominado, en 1166, Maimonido vizitis Hebron kaj povis preĝi en la Groto de Makpela. El tio dedukteblas ke dum la krucmilita dominado la aliro al la groto estis permesita al ĉiuj.

Tombo de Abrahamo.

Epoke de la Otomana Imperio la judoj povis preĝi ekstere de la strukturo, al ili malpermesita.
En aŭgusto 1929, 67 judoj estis mortigitaj de arabaj policistoj okaze de publika manifestacio. Tiam la urbo estis parto de la Palestino sub brita mandato.
En 1968, okazis atenco per lanĉo de grenado kontraŭ judoj preĝantaj en la sankta loko kaŭzante 47 vunditajn kaj gravegajn damaĝojn al la strukturo.
En 1994 la “fundamenalista” juda soldato Baruch Goldstein eniris soldate vestita la preĝsalonon de islamanoj kaj mortige pafis masakrante tridek personojn kaj vundante aliajn 125. La ago eniris historion kiel masakro de Hebron de 1994.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kohler, Un nouveau récit de l’invention des Patriarches Abraham, Isaac et Jacob à Hebronin Revue de l’Orient Latin, vol. 4, 1896, pp. 477 kaj ss.
  2. Michael Angold, Eastern Christianity, Cambridge University Press, 2006, p. 402

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

• Hacohen, Aviad (2008). Commitment and Complexity: Jewish Wisdom in an Age of Upheaval: Selections from the Writings of Rabbi Yehuda Amital. KTAV Publishing House. ISBN 1602800308. • Inbari, Motti (2012). Messianic Religious Zionism Confronts Israeli Territorial Compromises. Cambridge University Press. ISBN 9781107009127. • Jacobson, David C. (1997). Israeli Poetry and the Bible. Wayne State University Press. ISBN 0814326234. • Lichtenstein, Aharon; Lior, Dov (1994). "A Rabbinic Exchange on Baruch Goldstein's Funeral". Tradition 28(4). Rabbinical Council of America. pp. 59–63. • Linnan, David K. (2008). Enemy Combatants, Terrorism, and Armed Conflict Law: A Guide to the Issues. Praeger Security International Series. ABC-CLIO. ISBN 0275998142.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]