Sati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sati (virta, fidela ĝismorte), simbolo de sindono totala de la edzino al sia edzo, kiu konsistas por la vidvino al grimpado sur la ŝtiparon de la formortinto por bruli vive. Tiu kutimo, kiu aperis nur malfrue en Hindujo (6-a jarcento) kaj ekzistis nur en la kasto de la kŝatrija, ne menciiĝas en la atarvavedo, kie troviĝas ĉiuj funebraj ritoj, devenas de interpretado de unu el la legendoj de la diino Sati, tute sindonema al sia edzo, ŝi pretis ĵeti sin en la flamojn por defendi la honoron, kiun perdis ŝia edzo disputante kun sia bopatro. Malpermesita en Brita Hindujo, sati estigis malkonfidon kontraŭ hinduismo.[1]

Sati aŭ en anglalingva skribmaniero suttee[2] estis tre antikva historia praktiko trovita ĉefe inter Hinduoj en nordaj kaj antaŭ-modernaj regionoj de Suda Azio, laŭ kiu vidvino memoferas sin side sur la funebra brulŝtiparo de sia mortinta edzo.[3][4][5][6]

La etendo laŭ kiu sati estis praktikita en la historio ne estas konata klare. Tamen, dum la frua moderna periodo de la Mogola Imperio, ĝi estis notinde asocia kun la elitaj hinduismaj klanoj de Rajputoj en okcidenta Barato, kio markis unu el la punktoj de diverĝo inter la Rajputa kulturo kaj la islama kulturo de la Mogola Imperio.[7] Komence de la 19a jarcento, la Brita Orienthinda Kompanio, en la procezo etendi sian regadon al plej parto de Hindio, dekomence toleris la praktikon; William Carey, brita kristana evangeliisto, notis 438 okazojn ene de areo de 48 km de radiuso el la ĉefurbo Kolkato, en 1803, spite malpermeson ene de Kolkato.[8] Inter 1815 kaj 1818, la nombro de okazoj de sati en Bengalo duoblis el 378 ĝis 839. Opozicio al la praktiko de sati fare de britaj kristanaj evangeliistoj, kiel Carey, kaj de Hinduismaj reformistoj kiel Ram Mohan Roy, finfine kondukis la Britan Ĝeneralan Guberniestron de Hindio nome Lord William Bentinck aprobi la leĝon "Bengal Sati Regulation" de 1829, deklarante la praktikon de bruligado aŭ enterigo de vivaj Hinduaj vidvinoj punebla per krimtribunaloj.[9][10][11] Tio estis sekvita de alia leĝaro en 1856, 1870 kaj 1891.

Izolaj kazoj de sati estis registritaj en Barato fine de la 20a jarcento, kio kondukis al la registaro de Barato al aprobo de leĝo pri "sati" en 1987, kio krimigis la helpon aŭ glorigon de sati.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerhard J. Bellinger, Encyclopédie des religions. ISBN 2-253-13111-3
  2. The Representation of Sati: Four Eighteenth Century Etchings by Baltazard Solvyns de Robert L. Hardgrave, Jr.
  3. Feminist Spaces: Gender and Geography in a Global Context, Routledge, Ann M. Oberhauser, Jennifer L. Fluri, Risa Whitson, Sharlene Mollett
  4. Sophie Gilmartin (1997), The Sati, the Bride, and the Widow: Sacrificial Woman in the Nineteenth Century, Victorian Literature and Culture, Cambridge University Press, Vol. 25, No. 1, p. 141, Citaĵo: "Suttee, or sati, is the obsolete Hindu practice in which a widow burns herself upon her husband's funeral pyre..."
  5. Sharma 2001, pp. 19–21.
  6. Pri atestita Rajputa praktiko de sati dum militepoko, vidu, por ekzemplo Leslie, Julia (1993). "Suttee or Sati: Victim or Victor?". En Arnold, David; Robb, Peter (eld.). Institutions and Ideologies: A SOAS South Asia Reader. 10. London: Routledge. p. 46. ISBN 978-0700702848.
  7. Asher, Catherine B.; Talbot, Cynthia (2006), India before Europe, Cambridge University Press, pp. 268–, ISBN 978-1-139-91561-8, https://books.google.com/books?id=1GEWAwAAQBAJ&pg=PT268 
  8. Bengal Past and Present. Alirita 12a de septembro 2018.
  9. Sharma 2001, pp. 6–7.
  10. Marshman, John Clark. (1876) History of India from the earliest period to the close of the East India Company's government. Edinburgh: W. Blackwood. ISBN 9781108021043.
  11. (1932) H. H. Dodwell: The Cambridge History of the British Empire, Volume 5. The Indian empire 1858–1918.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brick, David (2010). "The Dharmasastric Debate on Widow Burning". Journal of the American Oriental Society. 130 (2): 203–223. JSTOR 23044515.
  • Cassels, Nancy G (1965). "Bentinck: Humanitarian and Imperialist-The Abolition of Suttee". Journal of British Studies. 5 (1): 77–87. doi:10.1086/385511. JSTOR 175184.
  • Meenakshi Jain (2016). Sati: Evangelicals, Baptist Missionaries, and the Changing Colonial Discourse, Aryan Books International. ISBN 978-8173055522
  • Sharma, Arvind (2001). Sati: Historical and Phenomenological Essays. Motilal Banarsidass. ISBN 978-81-208-0464-7.
  • Mani, L. (1987). Contentious traditions: the debate on sati in colonial India. Cultural Critique, (7), 119–156.