Saucelle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saucelle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37257
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 6° 45′ U (mapo)41.0475-6.7530555555556Koordinatoj: 41° 3′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Alto 664 m [+]
Areo 46,09 km² (4 609 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saucelle (Provinco Salamanko)
Saucelle (Provinco Salamanko)
DEC
Saucelle
Saucelle
Situo de Saucelle
Saucelle (Hispanio)
Saucelle (Hispanio)
DEC
Saucelle
Saucelle
Situo de Saucelle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saucelle [+]
vdr

Saucelle estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero. Saucelle etimologie aludas al "sauce" hispanlingva vorto por saliko.

Vidaĵo de la valo de Duero en rezervejo el la rigardejo de la Akvorezervejo de Saucelle.

Ĝia municipa teritorio estas formata de du loĝlokoj nome Saucelle kaj Salto de Saucelle, okupas totalan areon de 45,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 295 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, sed en la 1950-aj jaroj ĝi havis mil loĝantojn pliajn pro la konstruado de la akvobaraĵo de Saucelle. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj. La urbeto nomas la Akvobaraĵon de Saucelle, konstruita je 8 km. La rigardejoj, la valo de la Akvorezervejo de Saucelle kaj la domaro Salto de Saucelle estas la lokoj de plej turisma altiro de tiu municipo, kie estas gastejoj kaj estas grava rura turismo. Ĝi estas tre proksima al Portugalio. La 29an de Septembro 1956 la Akvobaraĵon de Saucelle inaŭguris la diktatoro Francisco Franco.

Limas kun loĝlokoj Freixo de Espada à Cinta (Portugalio), Vilvestre, Barruecopardo, Salto de Saucelle, Saldeana, Hinojosa de Duero kaj Bermellar. Ĝi distas 100 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ege gravas.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]