Sankt-Vith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schönberg (Sankt Vith))
Sankt-Vith
municipo
municipo en Belgio • urbo de Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Belgio
Regiono Valonio (germanlingva)
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Poŝtkodo 4780
Retpaĝaro http://www.st.vith.be
Demografio
Loĝantaro 9 637  (januaro 2016)
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 6° 7′ O (mapo)50.2666666666676.1166666666667Koordinatoj: 50° 16′ N, 6° 7′ O (mapo)
Alto 480 m [+]
Areo 147,28 km² (14 728 ha)
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Sankt-Vith (Belgio)
Sankt-Vith (Belgio)
DEC
Sankt-Vith
Sankt-Vith
Situo de Sankt-Vith en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sankt-Vith [+]
vdr
La germanlingva parto de Lieĝo (ruĝa)

Sankt-Vith (germane: [sankt-VIT] aŭ france Saint-Vith) estas municipo en germanlingva Belgio, kiu jam de pluraj jarcentoj ricevis la urbajn rajtojn. Komence de januaro 2016 ĝi havis 9637 loĝantojn. La municipo apartenas al la transnacia Eŭregiono Mozo-Rejno.

Ekde 1977 la municipoj Recht, Schönberg, Lommersweiler kaj Crombach apartenas al Sankt-Vith, la ĉefa municipo.

Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la urbo apartenis al la Germana Regno, kiel la cetero de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 de Prusio.