Schönstatt (Vallendar)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schönstatt
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 24′ N, 7° 38′ O (mapo)50.40827.63566Koordinatoj: 50° 24′ N, 7° 38′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Schönstatt (Rejnland-Palatinato)
Schönstatt (Rejnland-Palatinato)
DEC
Schönstatt
Schönstatt
Situo de Schönstatt
Schönstatt (Germanio)
Schönstatt (Germanio)
DEC
Schönstatt
Schönstatt
Situo de Schönstatt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Schönstatt (Vallendar) [+]
vdr
Romanika turo de la malkonstruita aŭgustenanina monakinejo Vallendar-Schönstatt

Schönstatt estas urboparto de Vallendar, Germanio. Tie ĉi estiĝis en 1914 la t.n. Schönstatt-movado kun la simbola mezo de la t.n. prasanktejo. Ĉirkaŭe fariĝis diversaj institutoj ne nur de la Schönstatt-movado sed ankaŭ de la Pallottianoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la loko estis en la 22.10.1143 fare de la trevira ĉefepiskopo Albero von Montreuil en kunteksto kun novfondo de aŭgustenanina monaĥejo. La vortoj "eyne schöne stat" signifas belan lokon. Venis sekve aninoj de la monaĥinejo de Lonnig kaj baldaŭ aldonitis multaj kaj ampleksaj bienoj. Starigitis malfruromanika baziliko sub la patroneco de Nia kara Sinjorino. La tombeja kapelo konsekrita por ĉefanĝelo Miĥaelo - la nuna prasanktejo - menciitis unafoje en 1319. Ekster tio kaj turo de la monaĥeja kirko nur malmulto ankoraŭ atestas la mezepokajn konstruaĵojn. Post kiam la konvento ekmalfloris kaj ekonomie kaj spirite en la mezo de la 15-a jarcento, ĉefepiskopo Johano de Treviro tralokis la monaĥejon de Ehrenbreitstein al Schönstatt. Ĝi metitis pluse sub la reformmonaĥejon de Niederwerth. Bedaŭrinde iĝis malfondo de la monaĥejo jam en 1567. Dum la Tridekjara milito la areo monaĥeja priŝtelitis kaj grandparte marode detruitis; la tombeja kirketo rekonstruitis en 1681.

Post 1650 restarigitis danke al la administrado de la treviranoj la konventejoj parte - sed por profana uzo; i.a. troviĝis tie fabriko de fajenco. Post 1803 la konstruaĵo ne havis plu iun funkcion por ne tute unu cento da jaroj. De la kirko konserviĝis nur ambaŭ uestaj turoj kiuj duonrestaŭritis en 1885 kaj inter 1898–1903. Ŝajne tio ne sufiĉis ĉar la sudokcidenta turo tamen terenfalis en la 21.3.1932 [1], dume la nordokcidenta staras ĝis hodiaŭ.

En 1901 la Pallottianoj akiris la iaman monaĥejan areon por transloki parton de ilia misia lernejo disde Koblenz-Ehrenbreitstein ĉi tien. Ili ekfunkciigis inter 1908 kaj 1912 supre de la ekzistinta religia teritorio konvikton el kiu naskiĝis la Teologia altlernejo Vallendar. Docentis tie ankaŭ patro Josef Kentenich (li spiritresponsulis samloke inter 1912 kaj 1912), kiu fondis unue Marianan kongregacion. Poste de ĝi estiĝis en 1914 la t.n. Schönstatt-movado kies centro spirita kaj simbola iĝis la iama tombeja kapelo.

Institucioj[redakti | redakti fonton]

  • La prasanktejo (germane: Urheiligtum) fondejo de la movado schönstatt-a, estas agnoskita maria pilgrimloko kiu daŭre altiras fidelulojn el ĉiuj partoj de la mondo por pilgrimadi, edifiĝi, partopreni seminariojn kaj aliajn religiaĵojn.
  • Pilgrima kirko starigitis en 1999 fare de arkitekto el Ratingen, de Anton Alshut. Tendoforma rondkonstruaĵo kun tegmento ronda donas spacon al pli ol 1300 homoj.
  • La Pallotti-domo (germane: Bundesheim) konstruitis en 1928 por okazigi seminariojn tie kaj ekzercadojn spiritajn.
  • La ero Marienau akiritis en 1950 por pastroj aniĝintaj al la movado schönstatt-a. La domo estis ekde 1819 tukfabriko kaj de 1887 al 1920 seminariejo por instruistinoj. Poste ĝi gastigis administradejon de la misia Familio de Steyl. Centro de la Porpastra unuiĝo de Schönstatt (Schönstatt-Priesterbund) troviĝas ene ekde 1980.

Monto Schönstatt[redakti | redakti fonton]

Adorado-kirko

Multas la nombro de la klerigejoj sur la monto Berg Schönstatt. Elstaras sur ĝi la Adorado-kirko (Anbetungskirche, 1968) kun la tombo de patro Kentenich kaj la muzea Patro-Kentenich-domo (1985) kiujn planis Alexander von Branca. Inter tiuj du konstruaĵoj kondukas aleo kun poploj simila je italaj cipresaj aleoj. La kirko estas masiva betonaĵo havanta fortikaĵan econ simbolonte Dian burgon. Surmonte estas ankaŭ la ĉefa sidejo de la Mariaj fratinoj de Schönstatt (Schönstätter-Marienschwestern) kiu translokitis je la komenco de la 1950-aj jaroj devale tien ĉi monten. Krom la sidejon la fratinoj ankaŭ zorgas pri la klerigejo, la novicinejo, la misia centro kaj la adoradejo. La fratinoj aktivas ekz. en Arnstadt.

Monto Moriah[redakti | redakti fonton]

La porpastra domo Berg Moriah konstruitis en 1980 gastigante internacian instituton por diocezaj pastroj (Schönstatt-Institut Diözesanpriester). En ties kapelo estas nun la altaro kiu iam troviĝas en la porpastra bloko de la Koncentrejo Dachau.

Monto Sion[redakti | redakti fonton]

Sur Berg Sion estas institucioj de la Schönstatt-pastroj. En 1974 malfermitis tie la provinca domo kun novicejo, en 1980 la adoraddomo. La sidejo de la plej supra konsilio estas ekde 1992 en la t.n. Patra domo (Vaterhaus):

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Erich Kubach u. A.: Die Kunstdenkmäler des Landkreises Koblenz, Düsseldorf 1944, p. 378–379.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schönstatt (Vallendar) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]