Kiam la ŝtato Nazia Germanio estis kolapsinta kaj kapitulacis la 8-an de majo 1945, la regiono ĉirkaŭ Schwarzenberg dum 42 tagoj ne estis okupita per la armeo de Sovetunio kaj sekve organizis sin kiel mikroŝtato, kun elektitaj magistratanoj, urbestroj kaj aliaj postenuloj, kiuj grandparte tenis siajn postenojn, kiam la 24-an de junio la armeo de Sovetunio tamen transprenis la kontrolon de la mikroŝtato "libera respubliko Schwarzenberg".