Schöningen
Schöningen estas urbeto de 13 000 loĝantoj (2005) en la distrikto Helmstedt, Malsupra Saksio, Germanio.
Koordinatoj: 52° 8′ N 10° 59′ O / 52.133 °N, 10.983 °O (mapo)Koordinatoj: 52° 8′ N 10° 59′ O / 52.133 °N, 10.983 °O (mapo)
La ĉefa industrio estas la subĉiela ekspluato de lignito ("brunkarbo").
Historio
[redakti | redakti fonton]En arkeologio, Schöningen estas famkonata pro 8 ŝtonepokaj lignaj ĵetlancoj elfositaj rande de la subĉiela brunkarbo-minejo apud la urbeto. La ĵetlancoj havas aĝon de 400.000 (aŭ laŭ postaj datigoj de "nur" 270.000) jaroj kaj estas la plej antikvaj konataj lignaj artefaktoj de la mondo. Ili troviĝis kune kun la restaĵoj de ĉirkaŭ 20 sovaĝaj ĉevaloj, kies ostoj montras multajn signojn de buĉado. Konklude jam frua homo erectus estis ĉasisto.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Schöningen estas ĝemelita kun
- Beni Hassen, Tunizio
- Oschersleben, Germanio
- Outokumpu, Finnlando
- Zolochiv, Ukraino
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Willigis, ĉefepiskopo majenca
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo germane
- ĵetlanca projekto Schöningen Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine