Scienca skeptikismo
La scienca skeptikismo, estas la esploro per la scienca metodo kaj kritika pensmaniero de tiel nomataj "paranormalaj" fenomenoj (precipe tiuj esplorataj de nifologio, parapsikologio kaj kriptozoologio), "supernaturaj" (reenkarniĝo, resurekto) kaj pli ĝenerale, ajna aserto kiu estas surpriza aŭ malhavas empirian indicon. Filozofie, ĝi estas identigita kiel epistemologia starpunkto; etike, ĝi estas konsiderata prudenta kodo de etiko; praktike, ĝi estas sinteno de kartezia dubo al asertoj ne apogitaj per reprodukteblaj pruvoj. Krom paranormalaj fenomenoj, skeptikuloj dubas pri konspiraj teorioj, pseŭdosciencoj (netradicia medicino ktp.), ideologiaj devojigoj ktp.
Laŭlonge de la historio, ekzistas ekzemploj de homoj, kiuj estis lertaj pri kritika analizo, verkante librojn aŭ publike organizante eksperimentojn kontraŭ apartaj fraŭdoj aŭ popularaj superstiĉoj. Inter tiuj, citendas Luciano de Samosato (2-a jarcento), Michel de Montaigne (16-a jarcento), Thomas Ady kaj Thomas Browne (17-a jarcento), Antoine Lavoisier kaj Benjamin Franklin (18-a jarcento), multaj filozofoj, sciencistoj kaj iluziistoj dum la 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj, ĝis Harry Houdini. Tamen, la grupiĝo de skeptikuloj en sociojn kiuj studas la paranormalaĵojn kaj pseŭdosciencon estas moderna fenomeno[1].
Scienca skeptikismo dependas de kritikema pensado kaj la scienca metodo, preferante la taksadon de teorioj laŭ ilia refutebleco, la reproduktaebleco de eksperimentoj kaj la principo de parsimoco (Razilo de Ockham) prefere ol akceptado de deklaroj aŭ anekdota indiko, nerefuteblaj aŭ kred-bazitaj teorioj. Skeptikismo estas parto de la kadro de la scienca metodo, ekzemple eksperimenta rezulto ne estas konsiderata establita ĝis ĝi estas sendepende reproduktita. Skeptikuloj ofte enfokusigas sian kritikon sur asertoj rigarditaj kiel neverŝajnaj, dubindaj aŭ klare en opozicio al iu establita scienca scio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Daniel Loxton, « Why Is There a Skeptical Movement? », The Skeptics Society website, 2013 (arkivo)