Scienca teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scienca teorio estas karigo de aspekto de la naturasocia mondo kiu povas aŭ povis esti pruvita kaj ripete konfirmita per la scienca metodo, uzante akceptitajn procedurojn de observado, mezurado kaj pritaksado de rezultoj. Kiam eblas, kelkajn teoriojn oni pruvas en kondiĉoj kontrolitaj en eksperimento.​ En cirkonstancoj kiuj ne permesas eksperimentan pruvon, la teoriojn oni pritaksas pere de principoj de abdukcia rezonado. La sciencaj teorioj establitaj rezistis rigoran pritaksadon kaj estas fundamento de la scienca sciaro.

Scienca teorio estas diferenca de scienca fakto aŭ de scienca leĝo en kiu teorio klarigas "kial" aŭ "kiel": fakto estas observaĵo kaj simpla kaj baza, dum leĝo estas deklaro (ofte matematika ekvacio) pri rilato inter faktoj aŭ aliaj leĝoj. Por ekzemplo, la Neŭtona leĝo pri universala gravito estas matematika ekvacio uzebla por antaŭdiri la altirado inter korpoj, sed ĝi ne estas teorio por klarigi kiel funkcias la gravito.

La sciencistoj prilaboras diversajn teoriojn elire el hipotezoj kiuj estis konfirmitaj per la scienca metodo, poste ili kolektas pruvojn por pritaksi tiujn teoriojn. La celoj de la teorioj estas klarigaj kaj antaŭdiraj. La forto de scienca teorio rilatas kun la kvanto de fenomenoj kiun ĝi povas klarigi, kiuj estas mezurataj per la kapablo de tiu teorio fari falseblajn antaŭdirojn pri tiuj fenomenoj kiujn gi tendencas klarigi.

La sciencistoj uzas la teoriojn kiel fundamentoj por akiri sciencan konon, sed ankaŭ por teknikaj, teknologiajn aŭ medicinaj celoj. La scienca teorio estas la plej rigora, fidinda kaj kompleta formo de ebla sciaro. Tio estas evidente diferenca al foja konversacia uzado de la vorto «teorio», referenca al io senbaza aŭ nura supozo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teoría científica en la angla Vikipedio.