Sebastian Giovinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Giovinco
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1987 (1987-01-26) (37-jaraĝa)
en Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Sebastian Giovinco (prononco [seˈbastjan dʒoˈvinko]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  26-an de januaro 1987(nun 1987-01-26) en Torino, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2007 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino, interrompite de du jaroj da pruntiĝo al la kluboj de Empoli kaj Parma, kaj de plia sezono (2011-2012) da plenmembreco en la parma teamo. Antaŭe jam ekde la jaro 1996, do naŭjara, estis membro de la junulaj teamoj de Juventus.

Krome Sebastian Giovinco ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.