Antonio Cassano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Cassano
Persona informo
Aliaj nomoj Talentino
Naskiĝo 12-an de julio 1982 (1982-07-12) (41-jaraĝa)
en Bari
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Carolina Marcialis
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Antonio Cassano

Antonio Cassano estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  12-an de julio 1982(nun 1982-07-12) en Bari, do nun estas 41-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AC Milan, post antaŭaj profesiecoj en la teamoj de la kluboj AS Bari en 1999-2001, AS Roma en 2001-2006, Real Madrid en 2006-2008 kaj Sampdoria Genova en 2008-2011.

Krome Antonio Cassano ekde la jaro 2003 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-15-, sub-16-, sub-18-, sub-20- kaj de sub-21-jaruloj.