Fabio Quagliarella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Fabio Quagliarella en 2011

Fabio Quagliarella (prononco [ˈfabjo kwaʎʎaˈrɛlla]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 31-an de januaro 1983(nun 1983-01-31) en Castellammare di Stabia, do nun estas 36-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino, post antaŭaj profesiecoj inter alie en la kluboj Torino FC, Sampdoria Genova kaj Udinese Calcio.

Krome Fabio Quagliarella ekde la jaro 2007 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-23-jaruloj.