Fabio Quagliarella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fabio Quagliarella
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1983 (1983-01-31) (41-jaraĝa)
en Castellammare di Stabia
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.quagliarella27.it
vdr

Fabio Quagliarella (prononco [ˈfabjo kwaʎʎaˈrɛlla]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  31-an de januaro 1983(nun 1983-01-31) en Castellammare di Stabia, do nun estas 41-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino, post antaŭaj profesiecoj interalie en la kluboj Torino FC, Sampdoria Genova kaj Udinese Calcio.

Krome Fabio Quagliarella ekde la jaro 2007 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-17-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-23-jaruloj.