Sebastian Posch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Posch
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1936 (1936-07-27)
en Angath
Morto 2-an de julio 2023 (2023-07-02) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebastian POSCH (naskiĝinta la 27-an de julio 1936 en Angath, Distrikto Kufstein, mortinta la 2-an de julio 2023 en Brixen im Thale, Distrikto Kitzbühel[1]), estis aŭstra filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la elementarlernejo en Brixen im Thale kaj de Kollegium Borromaeum Salzburg (kie li pasigis la abiturientan ekzamenon kun plej grandaj laŭdoj) li studis teologion ĉe la Pontifika Gregoria Universitato. Sed jam la sekvintan jaron li ŝanĝis kaj fakon kaj studlokon: li iris al la Universitato de Innsbruck kaj studis klasikan filologion kaj germanistikon. Li ricevis stipendion de la fondaĵo Tiroler Landes-Gedächtnis-Stiftung por talentitegaj studentoj. Ankoraŭ antaŭ finstudado li laboris kiel scienca helpanto ĉe la Instituto pri klasika filologio.

Per sia tezo doktoriĝa li esploris la teokritaĵon ĉe Vergilio. La laboraĵon prizorgis Wolf Steidle kaj Robert Muth. Post sia publikiĝo en 1969 ĝi ricevitis tre bonvole fare de la fakularo. Sekve li doktoriĝis en la 1966-a jaro.

Post la doktoriĝo Posch daŭrigis deĵoron eninsbrukan. Li laboris kiel asistanto ĉe la menciita instituto. Ekde 1971 li estis kune kun Robert Muth redaktisto de la fakgazeto Anzeiger für die Altertumswissenschaft, ekde 1987 li sole responsis. Ekde 2001 alvenis dua redaktisto.

En februaro 1982 li habilitiĝis per laboraĵo pri la verko Tristia de Ovidio. En 1991 li nomumitis iĝenda orda profesoro. En 1997 li iĝis neorda profesoro. Ekde 1997 li krome eldonas la serion Commentationes Aenipontanae, kie aperu la unuaj sciencaj laboraĵoj de junaj insbrukaj finstudintoj. En oktobro 2001 li retiriĝis.

En septembro 2008 li ricevis honore la premion Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst (Aŭstra honorkruco pri scienco kaj arto), unua klaso.

Li anis ĉe A.V. Vindelicia, insbruka katolika studenta korporacio ene de Österreichischer Cartellverband, kies filistrojn li estris dum multaj jaroj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beobachtungen zur Theokrit-Nachwirkung bei Vergil. Innsbruck 1969 (disertaĵo)
  • P. Ovidius Naso, Tristia I: Interpretationen. Innsbruck 1983 (habilitiĝverko)
  • Brixen im Thale 788–1988. Ein Heimatbuch. Brixen im Thale 1988

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]