Sebastián Piñera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastián Piñera
Persona informo
Sebastián Piñera
Naskonomo Miguel Juan Sebastián Piñera Echenique
Naskiĝo 1-a de decembro 1949
en Santiago, Ĉilio
Morto 6-an de februaro 2024 (2024-02-06)
en Ranco Lake
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per drono vd
Tombo Parque del Recuerdo Cemetery vd
Religio Romkatolika
Lingvoj hispanafrancaangla vd
Loĝloko Las Condes vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Pontificia Universidad Católica de Chile
Universitato Harvard
Partio Renovación Nacional (1990-2010)
Sendependa (2010-nun)
Subskribo Sebastián Piñera
Familio
Dinastio Familia Piñera vd
Patro José Piñera Carvallo vd
Patrino Magdalena Echenique vd
Gefratoj José Piñera Echenique • Miguel Piñera Echenique • Pablo Piñera Echeñique vd
Edz(in)o Cecilia Morel Montes
Infanoj 4
Profesio
Okupo ekonomikisto
Laborkampo ekonomikopolitikonegoco vd
Doktoreca konsilisto Kenneth Arrow vd
En TTT Oficiala TTT-ejo
Prezidanto de Ĉilio
Dum 20102014
Antaŭulo Michelle Bachelet
Sekvanto Michelle Bachelet
2-a periodo
Dum 20182022
Antaŭulo Michelle Bachelet
Sekvanto Gabriel Boric
Senatano de Ĉilio
Dum 11-a de marto 1990 ĝis 11-a de marto 1998
Sekvanto Carlos Bombal Otaegui
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miguel Juan Sebastián Piñera Echenique [miGEL ĥŭan sebasTJAN piNJEra eĉeNIke] (la 1-an de decembro 1949 — la 6-an de februaro 2024) estis prezidento de Ĉilio de 2010 ĝis 2014 kaj denove ekde 2018 ĝis 2022.

Post kariero kiel ekonomikisto en la servo de pluraj institucioj, inkluzive de la Monda Banko, li konstruis sian sukceson kiel komercisto en la 1980-aj jaroj. Li estas unu el la plej riĉaj homoj en la lando, kun taksita riĉaĵo en 2017 al $ 2,7. miliardo.

Li estis senatano de 1990 ĝis 1998. Li tiam prezidis la dekstrulan partion Nacia Renovigo (RN), de kiu li estis la kandidato en la prezidant-elekto 2005-2006, gajnita fare de Michelle Bachelet.

Kandidato de dekstrula koalicio en la prezidant-elekto de 2009-2010, li estis elektita prezidento de la respubliko kontraŭ la eksprezidanto Eduardo Frei Ruiz-Tagle, tiel ĉesigante dudek jarojn da potenco por la centro-maldekstra koalicio. Li alfrontis, dum 2011, grandajn movadojn studentajn kiuj depostulis plibonigon de la ĉilia edukado. Ne povante kandidatiĝi por dua sinsekva oficperiodo, li forlasis la prezidantecon en 2014.

Li estis elektita por nova periodo kiel ŝtatestro en la prezidant-elekto de 2017.

Fronte al amasa socia movado de 2019, li organizis konsistigajn elektojn en 2021 por redakti novan Konstitucion. Li ankaŭ devis administri la sekvojn de la Covid-19-pandemio. En novembro 2021 li alfrontis petojn de demisio pro financa skandalo.