Semoj de Paco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seeds of Peace)
Semoj de Paco
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1993 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Fondinto(j) John Wallach vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Semoj de Paco (angle Seeds of Peace) estas internacia neregistara organizaĵo fondita en 1993, dediĉita al donado al junuloj el diversaj partoj de la mondo, kiuj travivis militonkonflikton, de la ŝanco evoluigi siajn gvidkapablojn necesajn por agi favore al kaj direkte al paco kaj kunvivado. Dum la lasta jardeko, la 2010-aj jaroj, la organizaĵo kreskigis sian influon, draste pliigante la nombron da membroj, naciecoj kaj programoj [1].

Komencante kun nur 46 junuloj el Israelo, Palestino kaj Egiptio en 1993 [2], la organizaĵo daŭre koncentriĝas pri Mezoriento, sed ankaŭ kontaktis junajn gvidantojn el Sudazio, Kipro kaj Balkano. Ĝia tutmonda junulara reto nun havas pli ol 3 500 membrojn el kelkaj konfliktregionoj.

Kiel adoleskantoj, ili komencas kun la laŭnoma Internacia Somera Tendaro en Majno [3] kaj daŭras kun diversaj programoj kaj laborrenkontiĝoj kiuj sekvas, kun internaciaj konferencoj, regionaj laborrenkontiĝoj, edukaj kaj profesiaj ŝancoj, kaj plenkreskuledukaj programoj. Ĉi tiu sistemo permesas al membroj de Semoj de Paco disvolvi empation, respekton kaj konfidon, kaj ankaŭ scion en la mondo de gvidado, komunikado kaj intertraktado: ĉiuj necesaj komponantoj, kiuj helpos krei pacan kunekzistadon por la venontaj generacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. List of Current Seeds of Peace Areas of Operation. Seeds of Peace. Arkivita el la originalo je November 29, 2010. Alirita 2010-06-15.
  2. "Israel-PLO Peace Agreement Signing". LIFE. Archived from the original on 2011-06-10. Retrieved 2010-06-15.
  3. Seeds of Peace Program Overview. Seeds of Peace. Alirita 2010-06-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]