Saltu al enhavo

Seegebiet Mansfelder Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seegebiet Mansfelder Land
Blazono
Seegebiet Mansfelder Land (Germanio)
Seegebiet Mansfelder Land (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034776, 034774, 034601 (Amsdorf, Wansleben am See), 034773 (Dederstedt, Neehausen), 03475 (Lüttchendorf, Neehausen)
Poŝtkodo 06317, 06295
Aŭtomobila kodo MSH, EIL, HET, ML, SGH
Oficiala Municipokodo 15087386
Subdivido 15 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Jürgen Ludwig
Adreso de la administrejo Pfarrstr. 8
06317 Seegebiet Mansfelder Land
Demografio
Loĝantaro 8474 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo)51.473611.6897Koordinatoj: 51° 28′ N, 11° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 m
Areo 107 km²
v • d • r
Seeburg

Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco. La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de 10 antaŭe memstaraj administraj komunumoj, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro, kiu ankaŭ havis la nomon Seegebiet Mansfelder Land. En la nova komunumo fine de decembro 2024 vivis 8474 loĝantoj.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

Najbaraj komunumoj estas okcidente Lutherstadt Eisleben, norde Gerbstedt, oriente Salzatal kaj Teutschenthal kaj sude Obhausen, Schraplau, Farnstädt kaj Querfurt.

Komunumopartoj

[redakti | redakti fonton]

Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de 2008:

Komunumoparto Loĝantoj Subdivido
Amsdorf491Amsdorf
Aseleben521Aseleben
Dederstedt425Dederstedt
Erdeborn1029Erdeborn
Hornburg341Hornburg, Äptischrode kaj Holzzelle
Lüttchendorf622Lüttchendorf kaj Wormsleben
Neehausen261Elbitz, Neehausen kaj Volkmaritz
Röblingen am See3002Neue Siedlung, Oberröblingen kaj Unterröblingen
Seeburg576Seeburg kaj Rollsdorf
Stedten1005Stedten
Wansleben am See1741Wansleben
la komunumopartoj