Sejŝela blukolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sejŝela blukolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Alectroenas
Specio: A. pulcherrima
Alectroenas pulcherrima
(Scopoli, 1786)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sejŝela blukolombo (konata ankaŭ kiel Sejŝela blua fruktokolombo) estas mezgranda kolombo, tio estas birdo de la familio de Kolombedoj, kiu loĝas en arbaraj areoj de la granitaj Sejŝeloj.

Tiu kolombo estas ĉirkaŭ 25 cm longa. La kapo kaj brusto estas arĝentgrizaj kaj tiuj “malkombitaj” plumoj povas elstari kiam la birdo estas ekscitita, igante ĝin pufa. La flugiloj, ventro kaj vosto estas malhelbluaj. Ĝi havas diferencigan brilskarlatan makulon ĉirkaŭokulan el frunto ĝiskrono. La beko estas flaveca kaj ĝi havas malhelgrizajn krurojn.

Tiu afrotropisa specio videblas sola, en paroj aŭ en etaj grupoj. Ties dieto konsistas ĉefe el semoj kaj fruktoj. La nesto estas ebena platformo farita el bastonetoj, kun unu aŭ du ovoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]