Sajf al-Islam Kadafi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sejf al-Islam)
Tiu ĉi artikolo traktas la duan plej aĝan filon de Muamar Kadafi. Lin ne miksu kun ties sesa plej aĝa filo, Sajf al-Arab al-Gaddafi.
Sajf al-Islam Kadafi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1972 (1972-06-25) (51-jaraĝa)
en Tripolo,  Libia Araba Respubliko
Ŝtataneco Libio
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko • Universitato de Tripolo • Imadec Executive Education
Familio
Patro Muamar Kadafi
Patrino Safia Farkash
Frat(in)oj Ayesha Gaddafi • Muhammad Gaddafi • Al-Saadi Gaddafi • Mutassim Gaddafi • Khamis Gaddafi • Hannibal Muammar Gaddafi • Saif al-Arab Gaddafi
Amkunulo Orly Weinerman
Okupo
Okupo politikistoinĝenieroarkitektomilitisto
TTT
Retejo http://www.gicdf.org/
vdr

Sajf al-Islam KadafiSajf al-Islam al-Gaddafi, سيف الإسلام القذافي, latinliterigo laŭ DMG Sayf al-ʾIslām al-Qaḏḏāfī, Libia prononco: [ˈseːf əl isˈlæːm əl ɡædˈdæːfi] (naskiĝis la 25-an de junio 1972 en Tripolo) estas la dua plej aĝa filo de Muamar Kadafi. En traduko lia nomo signifas "glavo de Islamo".

Li studis arkitekturon, en 1994 en Tripolo finis la studon, ekde 1995 esploris kaj vizitis poststudajn prelegojn en Vieno, en 2003 magistriĝis kaj en 2008 doktoriĝis en Londono. Ekde 1994 li planis plurajn grandajn konstruaĵojn kaj konstrukompleksojn en Libio, interalie la universitaton Al Fatah en Tripolo aŭ la komplekson Roŭaifa Al Ansari en Al Bajda kun grandaj moskeo, hotelo kaj vendejego.

Sajf al-Islam Kadafi flue parolas la araban, anglan, francan kaj germanan lingvojn, kaj en la pasinteco - kontraste al sia patro, konata kiel ekscentra persono - impresis kiel modera, diplomatia sciencisto kaj ŝtatpolitikisto. Li regule publike esprimas sian opinion pri ekonomiaj kaj internaciaj rilatoj de la libia ŝtato, kvankam li ne havas oficialan politikan postenon.

En la lastaj jaroj estis internacie tre atentataj iuj intervjuoj de li, en kiu li esprimis opiniojn malsamajn al sia patro. Ekzemple rilate la internacia skandalo pri la proceso kontraŭ kvin bulgaraj flegistinoj kaj palestina kuracisto pri ebla infektigo de pacientoj per la retroviruso HIV li konfesis, ke la suspektatoj estis torturitaj kaj politike misuzitaj. Kaj plurforme li publike deklaris ke la politika sistemo de lia patro urĝe bezonus reformojn. Pro la granda libereco, laŭ kiu la libia registaro permesis al li esprimi siajn opiniojn, okcidentaj ĵurnalistoj kaj politikaj fakuloj longe opiniis lin ebla posteulo de sia patro en la posteno de libia ŝtatgvidanto - pli liberema kaj demokratiema ol lia patro.

Tiu juĝo ekde la libia revolucio de 2011 estas dubinda, ĉar li ekzemple en televida intervjuo pravigis la uzon de armea perforto kontraŭ protestantoj per la vortoj "fluos riveroj plenaj de sango". La 16-an de marto 2011 li deklaris, ke Libio en 2007 financis la balotan kampanjon de la francia prezidanto Nicolas Sarkozy. Ekde la 16-a de majo la ĉefadvokato de la Internacia puna kortumo en Hago postulas malliberigon de Sajf al-Islam Kadafi, kaj akuzas lin kulpa pri krimaj kontraŭ la humaneco. Kadre de la libia revolucio de 2011 la reĝimo de Kadafi aktive uzis torturojn, murdojn kaj seksperfortojn por timigi la loĝantaron kaj disbati la ribelon, kaj Sajf al-Islam Kadafi estu persone kunrespondeca pri tiuj krimoj.

La 3-an de aŭgusto Sajf al-Islam Kadafi deklaris, ke aŭtoritatoj de la lando establis aliancon kun islamista parto de opoziciuloj kaj Libio baldaŭ laŭ politika strukturo iĝos simila al Sauda ArabioIrano. La 22-an de aŭgusto, la Nacia Transira Konsilio deklaris pri aresto de li, kaj la Internacia puna kortumo konfirmis tion. La 23-an de aŭgusto, matene Sajf al-Islam Kadafi renkontiĝis kun ĵurnalistoj de Agence France-Presse kaj BBC News en la rezidejo de Muamar Kadafi Bab al-Azizija. Li rifutis sciigojn pri sia kapto kaj deklaris, ke 75 % de Tripolo estas regata de la registaraj fortoj. Pli poste tiun tagon, Libiaj ribeluloj ŝturmiris la rezidejon Bab al-Azizija kaj baldaŭ okupis ĝin. La libia ŝtatestro kaj liaj filoj malĉeestis.

Li estis kaptita la 19-an de novembro 2011 en suda dezerto de Libio, ĉ. 640 km sude de Tripolo.