Selinunte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Selinunte:Trunkoj de Templo F (antaŭe), Templo E (maldekstre), Akropolo (malantaŭe)
Templo E
Templo E

Selinunte (greke Σελινοΰς, itale Selinunte) estas arkeologia ejo en sud-italia regiono Trapani en Sicilio. La arkeologia ejo situas sur la teritorio de komunumo Castelvetrano ĉe la suda marbordo de Sicilio, rekte ĉe la Mediteraneo.

La vasta arkeologia ejo konsistas ĉefe el restaĵoj de malnovgreka urbo de Selinunte, kiu en antikvaj tempoj estis plej grava urbo en Sicilio. Tion pruvas interalie, la multnombraj temploj, kiuj apartenas al la plej gravaj grekaj temploj de Sicilio. Historie signifaj, kvankam malpli imponaj estas la ruinoj de la kartaga setleja fazo de la loko. En lastatempaj jardekoj, oni liberigis el sub la tero grandajn partojn de la malnova urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Selinunte estis fondita en la 7-a jarcento a.K fare de dorikaj grekoj el la orient-sicilia Megara Hyblaea kaj ekzistis dum ĉ. 400 jaroj. La urbo estis la plej okcidenta greka kolonio sur la suda marbordo de la insulo. Ĝi estis fama pro ĝiaj fekundaj grundoj, en kiuj kreskis aparte bona tritiko kaj ĝi tiel baldaŭ akiris grandan riĉecon, kio manifestiĝis precipe en la multnombraj grandaj temploj.

La urbeto estis longtempa aliancano de Kartago, unuavice por sekurigi subtenon kontraŭ Segesta. Selinunte estis la nura greka grandurbo, kiu batalis en ĉ. 480 a.K. en la Batalo de Himera sur flanko de Kartago. Poste, la alianco ŝajnas estis tamen ĉesigita. La 5-a jarcento estis la periodo de plej granda prospero de la loko. La eterna konflikto inter la grekaj Selinunte kaj la indiĝena setlejo Segesta eskaladis, sed en la posta periodo kaj fine gvidis al interveno de la grandaj potencoj Ateno kaj Sparto, kiu lasta apogis Sirakuzo kaj Selinunt kontraŭ Ateno. Post la fiasko de Sicilia ekspedicio de Ateno en 413 a.K., kiu kaŭzis detruon de Segesta, la urbo Selinunte estis laŭdire de Diodoro Sículo detruita en 409 a.K. fare de Kartago, kaŭzante 16.000 mortintojn kaj 5.000 kaptitojn. La kartaganoj rekonstruis la lokon denove. Ĝi falis en la 4-a jarcento tute sub kontrolon de kartaganoj kaj estis nun preskaŭ ekskluzive loĝita fare kartaganoj, ĝis Selinunte en la Unua Punika Milito en 250 a.K. estis evakuita kaj poste detruita de la romianoj. Tiel finiĝas historio de Selinunte. Sed estis evidente certa setleja kontinueco je malalta nivelo, kaj en la malfrua antikvo estiĝis malgranda kristana vilaĝo sur loko de la iama akropolo.

Hodiaŭ suspektas vulkanologoj, arkeologoj kaj historiistoj, ke temploj de la urbo same kiel aliaj malnovaj urboj sur la sicilia sudokcidenta marbordo estis detruitaj pro submara tertremo en la Markolo de Sicilio kaj la tiel ekigita masiva cunamo. La datado estas cetere neklara.

Arkeologio kaj urboplanado[redakti | redakti fonton]

Akropolo
Metopoj de Templo C (hodiaŭ en Palermo)

La urbo estis kreita de la grekoj regule. Tion atestas la normaj vojaj larĝoj de 9 m, 6.5 m kaj 3.5 m. Ĉiu loĝeja bloko estis ekzakte 100 piedojn larĝa. La ŝtonaj defluiloj estis kaŝitaj ortangule, kaj en unu el la domoj oni trovis la ĝis nun unuan spiralan ŝtuparon de la historio.

Ĉiuj konstruaĵoj kaj temploj Selinunte kolapsis jam antaŭ jarcentoj pro tertremoj. Unu el ili estis konstruita denove en 1956, la rekonstruo, tamen, estas tre polemika. Dum jaroj, Germana Arkeologia Instituto faras larĝajn elfosadojn sur loko de la antikva urbo.

La templojn de Selinunte karakterizas plilongigita grundoformo, fermita malantaŭe de ĉambro. La emfazo je la fronto per duobligita kolonaro, larĝigo de interdistancoj kaj aldonita libera ŝtuparo montras tendencon al spaco-larĝigo. Tio tamen ne falas sub la termino netegumentita templo.

Akropolo[redakti | redakti fonton]

La Akropolo havis kvar templojn, pluse bone konservitaj terasadon kaj fortikaĵojn el la 4a jarcento aK. Unu el la temploj estas la Templo C (6 foje 17 kolumnoj) el la la mez-6-a jarcento v. Chr., kiu estis parte restaŭrita, alia pli juna Templo B. Tie oni trovas ankaŭ la restaĵojn de multnombraj tipaj punikaj domoj, kies plimulto estis konstruita sur fundamentoj de grekaj konstruaĵoj. La kartaganoj ŝajne plu uzis la grekajn sanktejojn, tamen por siaj propraj kultoj. Do estas iuj klaraj indicoj de adorado de Tanit.

Orienta Monteto kaj la Sanktejo de Demetro[redakti | redakti fonton]

Sur la orienta monteto en oriento de la Akropolo, kiu estis la plej dense loĝata parto de la urbo en tiu tempo, troviĝas la restaĵoj de 12 temploj el la 6a kaj 5a jarcentoj a.K. Inkluditaj estas la probable al diino Hera dediĉitaj Templo E (el 460-450 a.K.), staranta sur du antaŭkonstruaĵoj kaj estis restaaŭrita kiel dorika Periptero (6-foje 15 kolumnoj), same kiel la en. ĉ. 520 a.K., ekkonstruita kaj nefinita templo G, kiu estas kun bazo de 50x110 metroj unu el la plej grandaj grekaj temploj. En restaĵoj de tiu templo, oni trovis 70-tunan gablon.

Okcidenta de la akropolo troviĝas la sanktejo de Demetro Maloforo el la 7a ĝis 5-a jarcento aK. kaj unu nekropolo apude.

Plimulto de la trovaĵoj de Selinunte estas ekspoziciitaj aktuale en Regiona Arkeologia Muzeo Antonino Salinas de Palermo. Inter tiuj estas:

  • Skulptitaj metopoj el Templo G (ĉirkaŭ 465-450 aK.) kaj Templo C
  • Bronzoplasto, la "Efebo de Selinunte" el periodo de ĉirkaŭ 480-460 a.K.
  • Vazoj kaj terakotoj el la sanktejo de Demetra Malophoros kaj la nekropolo

Rocche di Cusa[redakti | redakti fonton]

En proksimo de Selinunte ekzistas la antikva ŝtonminejo Rocche di Cusa, el kiu venas la tuta materialo uzita por la konstruo de la templo. Ĉi tie oni povas vidi kiel kolumnaj trunkoj, kiuj estis destinitaj por la nefinita templo G, estis ĉizitaj el la rokoj.