Semantikaj roloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Semantika rolo estas la subkuŝanta rilato kiun partoprenanto havas kun la ĉefa verbo en propozicio.[1] La entoj, kiuj partoprenas en diversaj okazoj kaj situacioj, ludas apartajn rolojn. Tiuj roloj estas parto de la enhavo de lingva komunikado. Oni priskribas ilin prototipe, kaj la etikedoj donitaj al ili estas konvenaj proksimumaĵoj.[2] [3] Ne ekzistas ĝenerala interkonsento inter fakuloj pri kiuj semantikaj roloj estas bezonataj. Norma listo ne ekzistas.

Du ekstremaj ekzemploj estas la lokisma teorio de Anderson (1971),[4] kiu havas nur tri rolojn (ORIGINO, LOKO, CELO), el kiuj ĉiuj nelokaj valoroj estas deriveblaj, kaj la teorio Head-Driven Phrase Structure Grammar (kapregata frazstruktura gramatiko), kie ĉiu verbo havas la proprajn semantikajn rolojn, diferencajn al tiuj de ĉiuj aliaj verboj.[5] Bedaŭrinde, en tiu lasta teorio, perdiĝas la avantaĝoj de la ĝeneralaj principoj de semantikaj roloj.[4]

Alia problemo, pri listoj de roloj, estas kiel fajne dividi la diversajn rolojn. Jackendoff (1973) dividis la rolon AGANTO en du: AGANTO kaj AKTORO sed aliaj proponis ĝis 14 subtipojn. Ofte ne ekzistas klara limo inter la roloj. Ekzemple, en la martelo rompis la fenestron, la vorto martelo eble estas la AGANTO, ILO, FORTO, aŭ KAŬZO. Tamen, iuj semantikaj rilatoj estas pli kredeblaj ol aliaj.

La ideo pri semantikaj roloj estas tre malnova. Ĝi ŝajne venas de la skribaĵoj de Panini, en la kvara jarcento a.K.E., pri la sanskrita lingvo. En la moderna epoko Gruber[6] (1965) kaj Fillmore (1966) instigis evoluigon pri la teorio.

Tipaj semantikaj roloj[redakti | redakti fonton]

Jen iuj semantikaj roloj, kiujn oni trovas ĉe pluraj referencoj.[2] Iam oni uzas la nomojn SUFERANTO kaj TEMO sendistinge. La ekzemploj estas adaptitaj por Esperanto. En ĉiu ekzemplo, la menciita argumento estas montrita kursive.

Semantika rolo Difino Ekzemplo
AGANTO la (tipe viva) ento kiu intence plenumas la agon Percivalo manĝis la tutan kukon. La tuta kuko estas manĝita de Percivalo. Kial Percivalo manĝis la kukon?
ILO la ento uzata por plenumi la agon. Kutime la aganto uzas ilon, kaj la ilo ŝanĝas ion. Karlo tondis la bendon per tondilo. La bendo estas tondita per la tondilo. Iu vundis per martelo lian ĉevalon.
SPERTANTO la viva ento kiu ricevas sensan aŭ emocian enigon Xiangling aŭdis la ploradon. Ŝi sentis sin iom laca. La respondo ŝajnis al mi malprava.
SUFERANTO aŭ PACIENTO la ento kiu suferas la agon kaj kies stato ŝanĝiĝas. Ju pli evidente kaj fizike la ento estas tuŝata, des pli ĝi estas bona ekzemplo de SUFERANTO. La novloĝantaro faligis la grandegajn arbojn. Buso falis de sur frosta ponto. Yao mortis. Julion frapis Benjamino.
TEMO la ento kies atributoj, loko, aŭ nevola moviĝo estas predikaj. Frick kaj Berkman rulis surplanke. La pilko estas ruĝa. Kelkaj mondaj heredaĵoj de UNESKO troviĝas en Alĝerio.
RICEVANTO speciala speco de celo rilata al verboj kiuj esprimas ŝanĝon de posedo; la tipe viva celo de transigata ento. Percivalo ricevis la leteron. Mi sendis leteron al Johano. Li donis la libron al ŝi.
PROFITANTO aŭ GAJNANTO la (tipe viva) ento kiu gajnas el la ago aŭ situacio Mi bakis kukon por Reĝinaldo. Li konstruis aŭton por mi.
LOKO la ento kiu priskribas kie okazas la ago aŭ situacio Karlo kaj Liliano ludis senzorge en la parko. Ĝi restis kuŝanta sur la tablo. La plumo falis de sur la tablo.
POSEDANTO la tipe viva ento kiu posedas aŭ dumtempe regas alian enton. Percivalo havas tri katojn. La katoj de Percival ĝenas. Tiuj katoj apartenas al Percivalo.
STIMULAĴO la ento kiu kaŭzas sensan aŭ emocian reagon – ne intence Davido malamas cepojn.
FORTO aŭ NATURA KAŬZO la ento kiu senkonscie plenumas la agon Lavango detruis la antikvan templon.
DIREKTO aŭ CELO al kie la ago estas direktita. La karavano pluiris al la fora oazo.
FONTO aŭ ORIGINO kie la ago originis La rakedo estas lanĉita el la lanĉejo. Ŝi iris for de li.
TEMPO kiam la ago okazas Li vendis la aŭton hieraŭ.
MANIERO kiel ago okazas Tre urĝe ŝi telefonis al la polico.
CELO kiucele la ago okazis Ursulo tuj telefonis por peti helpon.
MOTIVO motivo de la aganto Klaŭdo malsatis, do li manĝis la kukon.

Malpli longa listo de roloj[redakti | redakti fonton]

Jen mallonga listo de la plej ofte uzataj roloj[7] Plejmultaj ekzemploj estas el CorpusEye[8]

Semantika rolo Difino Ekzemplo
AGANTO La volada kaŭzanto de okazo La Marta Leporo ĵus akcidente verŝis la lakton sur sian teleron.[9]
SPERTANTO La spertanto de la okazo Mi havas fortan kapdoloron.[10]
FORTO La nevolada kaŭzanto de la okazo La suna vento blovas gigantan fluon de jonigita gaso for de la kometo.
TEMO La ento plej influita de la okazo Foje mia akompananto, falinte en ŝtona rojejo, rompis brakon.
REZULTO La fina rezulto de la okazo Clive Sinclair, kiu konstruis la plej malmultekostan mikrokomputilon ĝis nun...[8] Ĝi iĝas ruĝa giganto.
ENHAVO La propozicio aŭ enhavo de propozicia okazo "Ĉu vi dormas?", li demandis flustre.
ILO Ilo uzata en la okazo La necesan paĝon oni elektas per teleregulilo.
GAJNANTO La gajnanto de la okazo Kaj por ni la trafiko haltas tre ĝentile.
ORIGINO La origino de la ento kiu translokiĝas Kaj la prelegantoj alvenis el 15 landoj de tri kontinentoj.
CELO La celloko de la ento kiu translokiĝas En 1900 li veturis al Parizo, kie li studis....

Semantika analizado[redakti | redakti fonton]

En la Komputa lingvoscienco, etikedi semantikajn rolojn estas la procedo, atribui etikedojn al vortoj aŭ vortgrupoj en frazo, por indiki ilian semantikan rolon en la frazo, ekzemple AGANTO, CELO, REZULTO. En tiu procedo, oni trovas la semantikajn argumentojn rilatajn al la predikato aŭ verbo de la frazo kaj klasifikas ilin en specifajn rolojn. Ekzemple, pri la frazo Alico vendis la libron al Johano, la tasko estas, rekoni la vorton vendi kiel predikaton, kaj doni al la vortoj Alico, libron, Johano la respektivan etikedon AGANTO, TEMO, RICEVANTO. Tio estas utila paŝo por kompreni la frazon. Tia semantika analizo havas pli malaltan nivelon de abstrakteco ol sintaksa arbo, t.e. ĝi havas pliajn kategoriojn, do ĝi grupigas malpliajn propoziciojn en ĉiu kategorio. Ekzemple, la libro apartenas al mi bezonas du etikedojn, por posedanto kaj posedato, dum la libro estas vendita al Johano bezonas du aliajn etikedojn, CELO (aŭ TEMO) kaj RICEVANTO, kvankam la du frazoj similas laŭ subjekto kaj objekto.[11]

Semantikaj roloj kaj sintaksa valenteco[redakti | redakti fonton]

García-Miguel kaj Albertuz (2005)[12] priskribis la projekton ADESSE <http://webs.uvigo.es/adesse/>, kiu celis mane kompili difinojn kaj informojn pri semantikaj roloj kaj semantikaj klasoj por ĉiuj verboj en sintaksa datumbazo de preskaŭ 160.000 propozicioj en hispanlingva korpuso de 1,5 milionoj da vortoj. Ili observis ke ĉiu verbo elvokas abstraktan scenaron, kiun oni povas priskribi per aro de eblaj argumentoj, kun kiuj tiu verbo povas kombiniĝi. Ekzemple, oni povas priskribi la hispanan verbon escribir (skribi) utiligante kvar semantikajn rolojn: 0-skribanto, 1-teksto, 2-ricevanto, 3-temo. Kvankam iam eblas esprimi la tutan aron de semantikaj argumentoj, kiel en (a), sintaksaj konstruaĵoj kutime elektas subaron, karakterizante ilin diversmaniere kaj lasante la restajn neesprimitaj, kiel en (b) aŭ (c):

   (a) Juan [0] le escribió una carta [1] a su madre [2] sobre sus recuerdos de infancia [3] ‘John wrote a letter to his mother about his childhood [memories]’ 
   (b) Juan [0] escribió una carta [1] ‘John wrote a letter’ 
   (c) Juan [0] le escribió a su madre[2] ‘John wrote to his mother’

En Esperanto:

   (a) [Johano]AGANTO skribis [leteron]SUFERANTO [al sia patrino]KUNAGANTO [pri siaj infanaĝaj memoraĵoj]TEMO
   (b) [Johano]AGANTO skribis leteronSUFERANTO
   (c) [Johano]AGANTO skribis [al sia patrino]KUNAGANTO 

La valentecon de verbo oni ĝenerale difinas kiel la maksimuman nombron da argumentoj, kiujn tiu verbo povas havi. Tiam oni emas diskuti verbojn (sintakse) kiel nulvalentaj, unuvalentaj, duvalentaj, kaj trivalentaj, ktp. Tamen, almenaŭ en Esperanto, multaj verboj uziĝas kun diversajn valentoj. Oni povas nomi tion verba alternado (angle diathesis alternation).(Jurafsky kaj Martin)[13] Ekzemple:

   • [Karlo]AGANTO rompis [la fenestron]SUFERANTO
   • [Karlo]AGANTO rompis [la fenestron]SUFERANTO [per ŝtono]ILO
   • [La ŝtono]ILO rompis [la fenestron]SUFERANTO
   • [La fenestro]SUFERANTO rompiĝis
   • [La fenestro]SUFERANTO estis rompita [de Karlo]AGANTO

Tiuj ekzemploj sugestas ke rompi havas almenaŭ la semantikajn rolojn AGANTON, SUFERANTON, ILON. Ni rimarkas ke la sintaksa valenteco de la verbo en ĉi tiuj frazoj varias inter 1 kaj 3. Ni povas ĝeneraligi tiun rimarkon: la sintaksa valenteco de donita verbo povas varii inter unu kaj la nombro da semantikaj roloj kiujn tiu verbo havas. Ekzistas verboj en Esperanto kun ĝis kvin semantikaj roloj. En Esperanto plurvalenteco estas normala. La escepto estas tiuj unurolaj verboj kiuj ne estas uzeblaj nulvalente (ekzisti, gusti, necesi, k.a.). Ili ĉiam uziĝas unuvalente. La nombro da semantikaj roloj de diversaj verboj estas inter unu kaj (almenaŭ) kvin. La verbo pagi havas kvin semantikajn rolojn (PMEG), sed kvin- kaj kvar-valentaj ekzemploj de pagi estas raraj. Laŭ la ekzemploj en Tekstaro,[14] pagi plej ofte uziĝas duvalente, malpli ofte trivalente, malofte unuvalente. Ĉiuj esperantaj verboj estas uzeblaj unuvalente, ekzemple:[14]

   • ...kiu en sia nealirebla kaŝejo dormis, banis sin kaj oleis, manĝis kaj trinkis...

Nulvalentaj verboj[redakti | redakti fonton]

Allerton (2006)[15] klarigis la aferon jene: En diversaj lingvoj, specifaj verboj pri la vetero havas specialan konduton. Ekzemple, en la angla it was raining, [en la germana es regnete], en la franca il pleuvait, en la hispana llovı ́a. En la hispana estas neeble, ke tia verbo havu subjekton en la normala uzado, kaj oni diras ke la verbo llover estas nulvalenta. En la angla kaj la franca, la vortoj it kaj il respektive plenumas la bezonojn de supraĵa subjekto; sed tia subjekto ne havas klaran semantikan rolon, do ĝi ŝajnas esti parto de la surfaca strukturo sen rilato al vera semantika rolo. En la germana la situacio estas diferenca, ĉar frazoj sen (nominativa) subjekto ja okazas. Ekzemple, Mich friert ‘Min fridas = Al mi estas fride,’ Mir ist kalt ‘Al mi estas malvarme,’ Mir wurde geholfen ‘Al mi estis helpite’ . (Notu: la komenca pronomo en ĉi tiuj frazoj estas la TEMO sed ne la subjekto.) Tial oni povas argumenti ke, ĉar tiu vaka germana es ne estas bezonata—en tiuj temperaturo-sentaj esprimoj—pro iu ĝenerala regulo pri fraza strukturo, sed ja estas bezonata de tiaj veteraj verboj, ĝi estas, ĉe ili, bezonata (kvankam vaka) ellaboranto. Allerton uzas la vorton elaborator (ellaboranto) por la subjektoj kaj objektoj kaj free modifier (libera modifanto) por adjektoj. Ekzemploj de lingvoj kun nulvalentaj verboj: pluvis (Esperanto), llover (hispana), padało (pola), i ua (maoria).

Jenson (2013)[16] diris pri it's raining: Ĉar mankas argumento, tial mankas roloj atribuotaj, kiam oni traktas ĉi tiun klason de verboj, t.e. la formala subjekto it ne plenumas semantikan rolon; nur referantaj esprimoj povas plenumi semantikan rolon. Jenson ne klare distingis inter la semantiko kaj la sintakso.

En Esperanto, verboj kiel pluvi ofte uziĝas nulvalente ĉar ili estas uzeblaj sen subjekto – tio estas la sintakso. La signifo de la propozicio pluvas estas falas pluvo (PIV),[17] do la implicita (sed ŝajne vaka) TEMO estas pluvo. Tio estas la semantiko. En la duvorta, unuvalenta propozicio hajlas kugloj, la TEMO estas kugloj, dum en la unuvorta, nulvalenta propozicio hajlas la TEMO estas hajlo. La nulvalentaj verboj implice enhavas defaŭltan TEMON, kiu ĝenerale estas la samradika substantivo. En la propozicio tagiĝas, la TEMO estas tago. Do ĉiu nulvalenta verbo (almenaŭ en Esperanto) havas unu semantikan rolon, tipe TEMON.

Liberaj modifantoj[redakti | redakti fonton]

Semantikaj roloj kiuj ne estas parto de la kadro (ŝablono) de la evento, ne estas ellaborantoj, ili estas liberaj modifantoj. Ekzemploj estas: TEMPO, MANIERO, MOTIVO, CELO, LOKO. Iafoje LOKO aŭ CELO troviĝas en la kadro de la evento, sed pli ofte ĝi estas libera modifanto. Ĉiuj verboj povas havi liberajn modifantojn. Ekzemple:

   • Sufiĉe pluvis [je la komenco de la printempo]TEMPO

Okazaj ellaborantoj[redakti | redakti fonton]

Plejmultaj AGANTOJ estas unuopaj kaj plejmultaj ekzemploj de verboj bezonas nur unu AGANTON. Iuj verboj havas en sia kadro AGANTON kaj KUNAGANTON, ekzemple:

   • [ili]AGANTO babilis [kun la vizitantoj]KUNAGANTO

Malofte oni etendas rolon al du (aŭ pli). Tiam la nombro da semantikaj roloj pliiĝas. Ekzemple: la verbo beki kutime havas du rolojn (AGANTON kaj SUFERANTON); ĉi tie tri:

   • [ili]AGANTO beku [grajnojn]SUFERANTO [kune kun ni]KUNAGANTO

Same povas okazi pri KUNSUFERANTO kaj KUNTEMO.

   • [ili]AGANTO trovis [la bovidon]TEMO [kun la bovino]KUNTEMO

Alia afero estas ke unu rolo povas etendiĝi al du roloj, ekzemple

Frapi [sian vangon]SUFERANTOFrapi [al si]SUFERANTO [la vangon]LOKO

Korpusoj de semantikaj roloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj datumbazoj de semantikaj roloj en diversaj lingvoj.

La projekto FrameNet produktis la unuan gravan komputilan leksikon kiu sisteme priskribis multajn predikatojn kaj iliajn rilatajn rolojn. Tiu projekto komenciĝis en 1997.

PropBank estas korpuso de propozicioj kaj iliaj prinotitaj argumentoj – propozicia banko. Ĝi havas sekciojn por la lingvoj angla, araba, ĉina, eŭska, finna, hinda, portugala, turka.

VerbNet havas la lingvojn: angla, araba, eŭska, franca.

La retejo Unified Verb Index estas sistemo kiu kunigas ligilojn kaj retpaĝojn el kvar naturlingvaj projektoj: VerbNet, PropBank, FrameNet kaj OntoNotes.[18]

Esperanta Arbobanko[redakti | redakti fonton]

Eckhard Bick evoluigis Arbobankon,[19] kiu estas programo por analizi esperantan tekston kaj eligi hierarĥian formaton per Kuntekstlimiga gramatiko (angle Constraint Grammar). Li mane enmetis korektojn kaj plibonigojn al la analizilo, kiu atingis sintaksan ekzaktecon meze 96,5% por ne-interpunkciaj etikedoj. La unua esploro rilatas al korpuso de 50.000-vorta teksto el la revuo Monato. La esplorado konfirmis, ke Esperanto, almenaŭ en la korpuso uzita, estas precipe SVO kaj ADJ-N lingvo, kun signifa vortorda variado.

Por la semantikaj roloj, li uzis semantikajn klasojn el Framenet, bazitajn sur tiuj, kiujn li antaŭe uzis por la dana lingvo. Li planas pluan laboron kun pli ampleksa korpuso.

Ekzemplo de la verbaj klasoj en Arbobanko:

  (a) <FN:eat/S§AG'H|A/O§PAT'food>
  (b) <FN:teach/S§AG'H/O§BEN'H/P-pri§TP'all>
  <FN:teach/S§AG'H/O§TP'domain|ling|fcl/P-al§BEN'H>

kie la Framenet-klaso eat (manĝi) (a) atribuas la semantikan rolon AGANTO (§AG) al la subjekto (S), se ĝi estas homa (H) aŭ vivanta (A), kaj la rolon PACIENTO (§PAT) al objektoj (O), se ili kongruas kun la semantika klaso manĝaĵo <food>. Sintakse, ĝi subtenas pli ol unu strukturon. Do, la klaso teach (instrui) (b) povas atribui la rolon GAJNANTO (§BEN) sur aŭ la rektan objekton (O) aŭ sur PP (prepozician komplementon) kun la prepozicio 'al' (P-al). Ĝi atribuas la rolon TEMO (§TP) al PP (P-pri) en la unua okazo, kaj al la rekta objekto en la dua.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://glossary.sil.org/term/semantic-role
  2. 2,0 2,1 Thomas E. Payne. Summary of Semantic Roles and Grammatical Relations, 19 October 2007
  3. Lynn M. Berk, (1999) English Syntax: From Word to Discourse, Oxford University Press, N.Y.
  4. 4,0 4,1 Juan Pablo Mora Gutiérrez. 5.1.1.1. Semantic Role Lists. Elies.rediris.es. Alirita 2023-05-02.
  5. Pollard and Sag, 1990
  6. Gruber, Jeffrey. 1965. Studies in lexical relations, MIT: Ph.D.
  7. https://web.stanford.edu/~jurafsky/slp3/slides/22_SRL.pdf
  8. 8,0 8,1 CorpusEye, https://corp.hum.sdu.dk
  9. Broadribb, D. http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20carroll,%20lewis%20-%20la%20aventuroj%20de%20alico%20en%20mirlando.pdf Arkivigite je 2020-03-31 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Mazi en Gondolando http://frali.bplaced.net/eoag/Mazi1.pdf
  11. Chapter 18 -Semantic Role Labeling. Alirita 28 January 2019.
  12. José M García-Miguel, Francisco J Albertuz, Verbs, semantic classes and semantic roles in the ADESSE project. 2005, [1]
  13. Daniel Jurafsky kaj James H. Martin. Speech and Language Processing. 2021. https://web.stanford.edu/~jurafsky/slp3/19.pdf
  14. 14,0 14,1 Tekstaro: la cititaj esperantaj ekzemploj troviĝas ĉe https://tekstaro.com
  15. David J Allerton, Valency Grammar, December 2006, DOI:10.1016/B0-08-044854-2/02056-3
  16. P.A. Jensen, (2013). Verb Valency: Grammatical Functions and Semantic Roles. Copenhagen Business School. https://research-api.cbs.dk/ws/portalfiles/portal/58853431/Per_Anker_Jensen_Lecture_Notes_01.pdf
  17. PIV: https://vortaro.net
  18. Unified Verb Index https://uvi.colorado.edu/
  19. Eckhard Bick, https://aclanthology.org/2020.lrec-1.630.pdf Proceedings of the 12th Conference on Language Resources and Evaluation (LREC 2020), pages 5120–5127, Marseille, 11–16 May 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]