Senegala akacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Senegala akacio
Folioj, floroj, frukto.
Folioj, floroj, frukto.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimozedoj Mimosoideae
Tribo: Acacieae
Genro: Akacio Acacia
Acacia senegal
Willd.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La senegala akacio (Acacia senegal) estas en Afriko indiĝena arbospecio el familio de fabacoj (Fabaceae).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La specion priskribis unuafoje en 1753 la sveda botanikisto Carl von Linné, donante la nomon Mimosa senegal. La germana botanikisto Carl Ludwig Willdenow en 1806 nomis la specion Acacia senegal.

Pliaj sinonimoj estas:

  • Acacia verek Guill. & Perr.
  • Senegalia senegal (L.) Britton

Oni diferencigas tri varietojn de la specio:

  • Acacia senegal var. leiorhachis Brenan
  • Acacia senegal var. rostrata Brenan
  • Acacia senegal var. senegal

Priskribo kaj kreskejo[redakti | redakti fonton]

La arbusto aŭ arbeto altas de 2 ĝis 6 m, malofte ĝis 8 m. La ombreloforma krono estas forte disbranĉiĝanta kaj formas multajn, supre starantajn branĉojn, je kiuj forrmiĝas dornoj en tripo kaj grizverdaj, duoble plumitaj folioj. LA fruktoj evoluas el la flavaj aŭ kremflavaj floroj, kiuj entenas 5 ĝis 6 verd-brunajn brilantajn grajnojn.

La senegala akacio bezonas jaran precipitaĵon de 100 ĝis 800 mm, normale 300 ĝis 400 mm, sed ĝi toleras sekan periodon de 8 ĝis 11 monatoj. La planto preferas la sablajn aŭ ete argilajn grundojn en la duonseka sahelzono, precipe en okcidenta Afriko kaj en okcidenta parto de Sudano.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni prenas laktosukon (Gummi arabicum) el sub la arbokrusto. Por tio, oni entranĉas la trunkon kaj la branĉojn de la arbo dum la pluvsezono. Oni povas atingi per relative malmulte da laboro grandan enspezon. La arbo konvenas ankaŭ kontraŭ dezertiĝo kak ventoerodo, ĉar la abunde disbranĉiĝantaj fibraj radikoj fiksas la sablodunojn. Tradicie, la plantado en Sudano okazas en sinsekvo de sorgo, ternukso, sezamo kaj karkadeo, tiel rstas certigante por 10-15 jaroj la regenerado de la grundofekundeco.

La enspezo de Gummi arabicum dependas de la sufiĉa okvoprizorgo en la grundo. Esploroj en okcidenta Sudano montris, ke kultivado de senegala akacio kun aliaj kultivplantoj en eta denso (sorgo aŭ karkadeo) donas favoreblan mikskulturon kontraŭ la malriĉeco kaj nutroprizorgo de la loka loĝantaro. La enspezo el gumosuko po arbo ĉe la sama plantodistanco kreskas, ke oni kunkultivas karkadeon.

La malpeza kaj malmola ligno estas uzebla ĉe domkonstruo, por bariloj kaj kiel fajromaterialo. La arbokrusto estas riĉa – krom la "arab gumo" aŭ "akacia gumo" - je galotanino kaj tiel ĝi estas uzata en la afrika popola kuracado kiel adstringa medicino.