Senfunda lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senfunda lago
Aerfoto pri la Senfunda lago
Aerfoto pri la Senfunda lago
lago
Situo Budapeŝto, Újbuda
Ĉefaj fontoj ne estas
Ĉefaj elfluoj ne estas
Datenoj
Koordinatoj 47° 28′ 36″ N, 19° 2′ 29″ O (mapo)47.476719.0414Koordinatoj: 47° 28′ 36″ N, 19° 2′ 29″ O (mapo)
Senfunda lago (Hungario)
Senfunda lago (Hungario)
DEC
Senfunda lago
Senfunda lago
Map
Senfunda lago
Surfaca areo 16,68 km²dep1f5
Maksimuma longo 200 mdep1f6
Maksimuma larĝo 40 mdep1f7
Averaĝa profundo 4-5 mf11
vdr

La Senfunda lago, origine hungare Feneketlen-tó estas mineja lago en Budapeŝto, en distrikto Újbuda. La nomo mem estas falsa, ja la lago havas fundon, sed oni konas legendojn pri la senfundeco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 18-a jarcento tiu loko estis neloĝata, marĉa areo. Tamen la proksima Danubo dum inundoj alportis signifan argilan tavolon al la areo. Fine de la 18-a jarcento oni establis brikan uzinon. La laboristoj minis la argilojn el loko de la nuna lago. En 1877 subtera akvofonto estis trovita kaj la akvo komencis plenumi la fosaĵon. En 1889 la argila minado jam ne povis okazi pro la akvo, tial la uzino fermis. La areo estis forlasita.

En 1912 cistercianoj alvenis, kiuj ricevis el la areo parton. Ili konstruis kirkon (nun Preĝejo Emeriko de Hungario (Újbuda)) kaj lernejon nun videblajn. Supozeble la superfluaj grundoj estis metitaj en la lagon. Post la 2-a mondmilito la ruinoj same estis metitaj en la lagon. Tiutempe jam kanoj kaj kareksoj kreskiĝis ĉe rando de la lago. En fino de la 1950-aj jaroj proksime domoj konstruiĝis, aranĝo de la lago estis necesa. Apude oni konstruis subĉielan scenejon, baldaŭ hotelon.

Akvokvalito de la lago en la 1980-aj jaroj malboniĝis, tial oni instalis akvocirkuladan aparaton kun fontano, kiu provizis la lagon per oksigeno. En 2010 la fiŝkaptado estis malpermesita, boatado neniam okazis. Tamen la lago estas impona kune kun parko por ripozi ĉe la bordoj. Menciindas pluraj statuoj apude.

Intertempe la subtera akvofonto elĉerpiĝis, la lago ricevas akvon nur de la precipitaĵoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Plej ofte la platbeka anaso naĝas en la akvo, pro proksimeco de la domoj la faŭno estas malriĉa. Pro fiŝbredado la lago havas ankaŭ fiŝojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Senfunda lago
La kirko kun la lago
La lago kun la parko kaj kirko
La lago en 2023, maldekstre restoracio, malantaŭe subĉiela parko kaj hotelo
Kurejo kaj promenejo ĉirkaŭ la lago
Statuo en la parko