Sergej Borisov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Borisov
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1884 (1884-10-04)
en Ukrainio
Morto 11-an de februaro 1910 (1910-02-11) (25-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
vdr

Sergej Makaroviĉ Borisov (pseŭdonomoj Saŝa Ĉjornij, Makar Ŝljaĥovskij, Pjotr, Segej; 04.10.1884 - 11.02.1910) estis grava Rusia anarkiisto kaj revoluciulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sergej Makaroviĉ Borisov naskiĝis en Ĥarkiv je 4-a de oktobro 1884 en familio de laboristo. Ekde aĝo de 16 jaroj laboris kiel tornisto kaj poste kiel seruristo en Ĥarkova uzino. Ekde 1901 partoprenis en social-demokratiaj rondetoj. En 1902 kaj 1903 estis prienketita pro politikaj kialoj. En somero 1904 forlasis social-demokratojn kaj aliĝis al Odesa grupo de anarki-komunistoj, kaj baldaŭ iĝis unu el ĝiaj gvidantoj. Li ankaŭ persvadis kelkajn el eksaj social-demokratoj kaj social-revoluciistoj aliĝi al la grupo.

30.09.1904 Sergej Borisov estis arestita dum laborista kunveno. Dum aresto provis rezisti per armiloj, kio estis unua okazo de armita rezisto en Rusia anarkiista movado. Li estis juĝita en Odesa juĝa ĉambro 16.03.1905 (unua juĝproceso kontraŭ Rusia anarkiisto en 20-a jarcento) kaj kondamnita je 4 jaroj de bagno. Jam sekvan tagon post kondamno eskapis el prizono kaj fuĝis eksterlanden.

En decembro 1905 kontraŭleĝe revenis al Odeso kie provis krei novan grupon, sed en fino de februaro 1906 ree fuĝis pro danĝero de aresto. Laŭ rememoroj de kamaradoj, ekde printempo 1906 Sergej Borisov aperis en Ekaterinoslav (nuna Dnipro), kie iĝis unu el gvidantoj de loka Grupo de anarki-komunistoj. Propagandis en uzinoj, kreis anarkiistajn rondetojn inter laboristoj kaj organizis mitingojn en entreprenoj. Aktivis ankaŭ militagade, organizis kelkajn atencojn kaj malarmigojn de policistoj. Laŭ policaj arkivoj, li revenis en Odeson en junio 1906, kie kreis militgrupon. La grupo trifoje okupis laŭleĝajn presejojn por printi flugfoliojn (la laboristoj eĉ estis pagitaj por laboro), preparis atencon kontraŭ komandanto de Odesa militregiono generalo A.V.Kaulbars kaj eksplodon en Odesa gubernia ĝendarmestrejo.

En septembro 1906 la Ekaterinoslava organizaĵo sendis na Borisov al Svisio por ripozi, sed jam en fino de la jaro li revenis Rusien. En Sevastopol li kreis militgrupon, kiu okazigis kelkajn famajn militaktojn. La plej gravaj el ili estas: organizo de liberigo de kelkaj malliberuloj el Sevastopola prizono 15.06.1907 (estis liberigitaj 15 homoj, inkluzive estonta "ruĝa generalo" Vladimir Antonov-Ovsijenko, ekspropro de poŝta vagono apud Ĥotin je 80 mil rubloj en septembro 1907, du aliaj grandaj eksproproj en Ekaterinoslavo kaj Niĵino.

En septembro 1907 ree venis en Odeson kaj repreparis atencon al Kaulbars. Pro danĝero de amasa aresto la atenco estis demetita kaj la grupo fuĝis en Ekaterinoslav. 25.09.1907 en Verĥnedniprovsk la anrkiistoj ekspropris na ĉ. 60 mil rubloj en poŝtejo kaj kun tiu mono fuĝis en Svision. Per sia granda aŭtoritato Borisov atingis unuiĝon de du rusaj elmigrintaj anarki-komunistaj grupoj La Ŝtormobirdo («Буревестник») kaj La Ribelulo («Бунтарь») en unu grupon kun nomo La ŝtormobirdo kaj finance helpis eldoni samnoman ĵurnalon. Estis unu el aŭtoroj de proklamo Pri la kunveno («К вопросу о съезде»), kiu asertis ke la anarkiista movado estas en krizo, parte pro manko de organizeco kaj unueco kaj parte pro granda kvanto de provokistoj, kaj do necesas krei multajn lokajn anarki-komunistajn organizaĵojn, liberigitajn de provokistojn kaj personoj kiuj malhonoras la movadon; post tio oni planis organizi tut-Rusian kunvenon kaj krei unuitan Anarkiistan federon.

En novembro-decembro 1907 Sergej Borisov iris tra urboj de Svisio kaj Francio por krei na Milita Internacia Trupo de Anarki-Komunistoj, kiu venu en Rusion por agado. Laŭ planoj oni kreu militan organizaĵon en suda Rusio kun centroj en Kievo, Ekaternioslavo, Odeso kaj Ĥarkivo, komencu amasan anarkiistan propagandon kaj preparu ribelon de laboristoj en grandaj industriaj centroj kaj de matrosoj en Nigromara floto. Krome, estis planitaj kelkaj grandaj teroraktoj, inter aliaj eksplodo en Tut-Rusia kunveno de minej-industriistoj, mortigo de kelkaj guberniestroj kaj aliaj.

En decembro 1907 Borisov organizis transigon de granda kvanto de armiloj kaj kontraŭleĝa literaturo trans Rusian limon, alvenon de kelkdek militistoj kaj en januaro 1908 mem venis en Odeson. Baldaŭ li transloĝiĝis en Ekaterinoslav, kie el malgrandaj anarkiistaj rondetoj, travivintaj andon de arestoj en aŭtuno 1907, sukcesis krei unuitan anarkiistan organizaĵon kaj renovigi anarkiistan propagandon inter laboristoj kaj studantoj. Borisov ankaŭ sukcesis organizi kontraŭleĝan presejon, bomban laboratorion kaj reton de konspiraj loĝejoj. Kelkfoje li iris al Odeso kaj Sevastopol por propagandi kaj organizis eksproprojn el ŝtata kaso kaj komercŝipo "Rumjancev" en Odeso. Donis monon kaj literaturon por lokaj grupoj de sudo de Rusio.

19.02.1908 Borisov iris el Ekaterinoslav al Sevastopol por organizi eskapon de milit-aktivisto "Nikolaj", kondamnita por mortigo. Sed antaŭ alveno de Borisov "Nikolaj" jam mortigis sin, kaj Borisov iris retroen al Odeso. Dum sia manko en Odeso, Borisov estis denuncita far provokisto konata kiel "B.Londonskij", kaj baldaŭ post reveno en Odeso en februaro 1908 estis arestita. Dum du jaroj daŭris juĝenketo. En decembro 1909 Odesa portempa tribunalo kondamnis lin por mortpuno pro ekspropro de 24.10.1907. En februaro la sama juĝo aldonis al mortpuno ankoraŭ 10 jarojn de punlaboro pro proceso de Milita Internacia Grupo. Dum publika juĝo Borisov faris grandan oracion pri celoj de anarki-komunistoj. En 11.02.1910 Sergej Borisov estas pendumita.