Sergej Tkaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Tkaĉ
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1952 (1952-09-15)
en Kiselovsk
Morto 4-an de novembro 2018 (2018-11-04) (66-jaraĝa)
en Ĵitomir, Ĵitomira provinco,  Ukrainio
Mortokialo kora malsufiĉo
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Okupo
Okupo seria murdisto
vdr

Sergej Fjodoroviĉ TKAĈ, ruse Сергей Фёдорович Ткач, (naskiĝis la 15-an de septembro 1952 en la Kiselovsk, Kemerova provinco, RSFSR, Sovetunio — mortis la 4-an de novembro 2018 en Ĵitomiro, Ukrainio) estis sovetia, ukrainia seria murdisto. En 2007 Kortumo de Ukrainio konkludis ke li partoprenis en 40 murdoj. En la 23-a de decembro 2008 Kortumo de Ukrainio kondamnis lin al ĝismorta puno. Juĝado en la 2008 kulpigis lin pri 29 murdoj, ĉiu kun perforto aŭ kun kontentigo de seksa deziro en perversa formo, 8 perfortoj sen murdo, restigis 3 epizodojn por pluesplorado. Poste Sergej Tkaĉ mem konfesis pri pli da 30 aliaj krimoj.

Alnomoj de la krimulo: Pavlograda maniulo, Pogolova maniulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sergej Tkaĉ naskiĝis en la urbo Kiselovsk en Kemerova provinco de Rusio. Li servis en la Soveta armeo kiel teknikisto-geodeziisto, post armeo li estis direktita por labori en milico kaj rekomendis por aniĝi en la Novosibirskan milican lernejon. Dum servo en la Kemerova milico li faris ofican falsadon, tial oni eksigis lin el la milico. Post maldungo li interesiĝis pri halterlevo kaj eĉ iĝis ĉampiono de la provinco. Li ŝanĝis kelkajn profesiojn, laboris en minejoj, fabrikoj kaj kolĥozoj.

Metodo[redakti | redakti fonton]

Sergej Tkaĉ estis murdanta kaj perfortanta en perversa formo de 1980 ĝis 2005 en teritorio de Krimeo, Zaporiĵa, Dnipropetrovska kaj Ĥarkiva provincoj. Plejmulto el liaj viktimoj estis knabinoj en la aĝo 9-17 jaroj. Unua viktimo estis juna virino, kiun Tkaĉ strangolis kaj perfortis en 1980 en Simferopolo, poste li telefonis milicon. Koninta metodojn de milico, Tkaĉ likvidis spurojn sur kadavroj de siaj viktimoj: demetis ĉiun veston, kie spuroj de liaj fingroj povus resti, zorge likvidis ĉiujn aliajn spurojn: restaĵon de manĝaĵo, cigarstumpojn, stampojn de piedvesto, spurojn de spermo. Li pleje gvatis knabinojn en arbaro apude al fervojo aŭ aŭtovojo por ke ia kamionisto aŭ traveturanto suspektatiĝis. Antaŭ iri por la murdo, Tkaĉ drinkis glason da vodko kun dimedrolo.

Murdante, Sergej Tkaĉ premis la karotidon de viktimo kaj prenis ion de ĝiaj aĵoj kiel memoraĵo. Li foriris de krimoloko laŭ reltraboj, ĉar tiele hundoj ne povis kapti lian spuron. Lia lasta viktimo estis 9-jara Katja. Tkaĉ estis kaptita en sia domo en Polohi en aŭgusto 2005.

Referencoj[redakti | redakti fonton]