Sergej Vjaĉeslavoviĉ Saveljev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Vjaĉeslavoviĉ Saveljev
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1959 (1959-03-07) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Loĝloko Rusio
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Sholokhov Moscow State University for Humanities
Okupo
Okupo biologo • pseŭdoscienculo
TTT
Retejo https://brainmicroscopy.com
vdr

Sergej Vjaĉeslavoviĉ SAVELJEV (ruse Сергей Вячеславович Савельев, naskiĝis en Moskvo la 7-an de marto 1959[1]) estas Rusa sciencisto, evoluisto, paleoneŭrologo[2], doktoro de biologiaj sciencoj, profesoro, estro de la laboratorio de la nerva sistemo de la Instituto de Homa Morfologio de Rusa Akademio de Sciencoj, aŭtoro de la ideo de cerba ordigado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sergej Saveljev naskiĝis en Moskvo, studentiĝis ĉe la Fakultato de Biologio kaj Kemio MGZPI (Moskva Ŝtata Pedagogia Koresponda Instituto) nome de Lenin (nun Moskva Ŝtata Homaroj Universitato nome de Ŝoloĥov), laboris ĉe la Instituto de la cerbo de Sovetunia Akademio de Medicinaj Sciencoj, ekde 1984 en la Instituto de Homaj Morfologio de Rusa Akademio de Medicinaj Sciencoj. La fotisto, membro de la Krea Unio de Artistoj de Rusio, estis premiita per bronza, arĝenta kaj ora medaloj de Krea Unio de Artistoj de Rusio[3][4], Li estas la aŭtoro de la ideo de cerba ordigado.

Scienca aktiveco[redakti | redakti fonton]

Sergej Saveljev pli ol 30 jaroj faras esploradojn en la kampo de morfologio kaj evoluo de la cerbo. Aŭtoro de pli ol 10 monografioj, 100 sciencaj artikoloj kaj la monda unua Stereoskopa Atlaso de la Homa Cerbo, kiu estis premiita per la diplomo de la premio nome de V.N. Ŝevkunenko de Rusa Akademio de Medicinaj Sciencoj por la plej bona scienca laboro sur "Topografia anatomio kaj operativa kirurgio" por 2001[5].

Por multaj jaroj engaĝita pri la studo de fetaj patologíoj de la nerva sistemo kaj evoluigantaj metodoj de la diagnozo[6][7]. Li identigis la ŝlosilajn principojn de apero de neŭrulaciaj devioj de disvolviĝo de la nerva sistemo de homo kaj bestoj. Li unuafoje ekzamenis kaj fotis la 11-tagan homan embrion. Li establis kun precizeco ĝis tagoj la krizajn fazojn en la formado de la nerva sistemo de la embrio, kondukantajn al la malsamaj patologíoj de la homa cerbo.[8][9] Li studis la molekulajn mekanismojn de kodigo de morfogenetika informo en la embria nerva sistemo. Li kreis kaj eksperimente konfirmis la pozician teorion de kontrolo de frua embria disvolviĝo de la cerbo de vertebruloj, pruvante, ke, en la fruaj stadioj de disvolviĝo, ne estas rigida genetika determino (ĉelo sorto estas ne determinita de la genomo, sed de interĉelaj biomekanikaj interagoj)[10][11]. En 2002 li publikigis monografion ilustrante ĝin per originaj bildoj de tutaj homaj embrioj en la unuaj tagoj post enplantado kaj neŭrulacia periodo[12].

Konsiderindan atenton li dediĉis al la origino de la nerva sistemo kaj ĝia evoluo. Li enkondukis evoluan teorion de transiraj medioj kiel bazo por la disvolviĝo de neŭrobiologiaj modeloj de la origino de ĥorduloj, protoakvaj vertebruloj, amfibioj, reptilioj, birdoj kaj mamuloj, donis ekzemplojn de la uzo de neŭrobiologiaj leĝoj por la rekonstruo de vojoj de evoluo de vertebruloj kaj senvertebruloj.

Li konstrukciis la bazajn principojn de adapta evoluo de la nerva sistemo kaj konduto[13][14].

Li esploris kialojn kaj evoluajn leĝojn de disvolviĝo de la antaŭa cerbo kaj neokortekso de mamuloj. Li priskribis morfofunkciajn karakterizaĵojn de la frua evoluo de cerbo de primatoj. Bazite sur la analizo de la strukturo de la cerbo de hominidoj li disvolvis neŭrobiologiajn hipotezojn de la apero de dupieduloj, de la disvolviĝo de asociaj kaj paroladaj centroj, establis neŭrobiologiaj regulecoj de la apero de cerbo de moderna homo[15].

Dum multaj jaroj li estas engaĝita en esplorado en la kampo de paleoneŭrologio kun la Paleontologia Instituto de Rusa Akademio de Sciencoj. Kune kun altrangaj scienculoj de la instituto A.V. Lavrov (laboratorio de mamuloj) kaj V.R. Alifanov (laboratorio de paleoherpetologio) li establis la principojn de organizado de cerbo de dinosaŭroj, kreodontoj kaj gienodontoj. Li disvolvis hipotezon de la origino de protoplumoj el la haŭtaj alpendaĵoj (setigeraj kopoj) de malfruaj ĵurasiaj dinosaŭroj[16][17].

En 2009, li evoluigis metodon por identigi la kaŝitajn signojn de skizofrenio bazitan sur la ĉeesto aŭ foresto de ŝtonoj kaj malplenaj kavoj en la pineala glando[18].

En 2013 li estris la laborgrupon por studi la cerbon de mamuto, kiu inkludis oficistojn de la Esplora Instituto de Homaj Morfologio de Rusa Akademio de Medicinaj Sciencoj, Jakutska Akademio de Sciencoj kaj la Paleontologia Instituto de Rusa Akademio de Sciencoj. Sub lia gvidado en 2014 estas kreita la monda unua tri-dimensia modelo de la cerbo de mamuto.

En 2014, li gvidis la eksperimenton "Geko-F4", la celo de kiu devis studi la efikon de mikrogravito sur la seksa konduto, la korpo de plenkreskaj bestoj kaj embria evoluo de gekoj Phelsuma ornata en du-monata orbitala eksperimento sur la rusa esplora satelito "foton-M №4".[19][20]

Sergej Saveljev estas la aŭtoro de la ideo de cerba ordigado - metodo de analizo de individuaj homaj kapabloj sur cerbaj strukturoj tra la dezajno kaj apliko de magneta resonanca bildigo de alta rezolucio. La ideo baziĝas sur liaj multaj jaroj de sperto de studado de ĉeloarkitektoniko de kortekso, same kiel sur la studoj pri individua variemo de la arkitektoniko kaj subkorteksaj strukturoj kaj la serĉo por morfologiaj fundamentoj de homa talento, faritaj ĉe la Instituto de la Cerbo de Sovetunia Akademio de Medicinaj Sciencoj.[21]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Церебральный сортинг. — М.: Веди, 2016. — 232 с. — ISBN 978-5-94624-049-9
  • Нищета мозга. 2-е изд., доп. — М.: Веди, 2016. — 200 с. — ISBN 978-5-94624-048-2
  • Изменчивость и гениальность. 2-е изд., доп. — М.: Веди, 2015. — 144 с. — ISBN 978-5-94624-045-1
  • Нищета мозга. — М.: Веди, 2014. — 192 с. — ISBN 978-5-94624-044-4
  • Изменчивость и гениальность. — М.: Веди, 2012. — 128 с. — ISBN 978-5-94624-041-3.
  • Возникновение мозга человека. — М.: Веди, 2010. — 324 с. — ISBN 978-5-94624-037-6.
  • Эмбриональная патология нервной системы. — М.: Веди, 2007. — 216 с. — ISBN 978-5-94624-032-1.
  • Внутриутробное развитие человека: Руководство для врачей. Под ред. А. П. Милованова, С. В. Савельева. — М.: МВД, 2006. — 384 с. — ISBN 5-93649-017-3.
  • Атлас мозга человека. — М.: Веди, 2005. — 400 с. — ISBN 5-94624-022-6.
  • Происхождение мозга. — М.: Веди, 2005. — 368 с. — ISBN 5-94624-025-0
  • Стереоскопический атлас мозга человека. — М.: «AREA XVII», 1996. — 352 с.
  • Савельев С. В., Негашева М. А. Практикум по анатомии мозга человека. Учеб. пособие для студентов вузов. 2-е изд., перераб. и доп. — М.: Веди, 2005. — 200 с. — ISBN 5-94624-020-X.
  • Стадии эмбрионального развития мозга человека. — М.: Веди, 2002. — 112 с. — ISBN 5-94624-007-2.
  • Сравнительная анатомия нервной системы позвоночных. — М.: Гэотар, 2001[22][23]
  • Введение в зоопсихологию. — М.: «Area XVII», 1998. — 292 с.[23]
  • Эмбриональное формообразование мозга позвоночных. — М.: МГУ, 1993.[22][23]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Сергей Савельев | Познавательное ТВ. Arkivita el la originalo je 2016-04-23. Alirita 2016-12-23.
  2. "Московские коллеги помогли амурским палеонтологам изучать кости динозавров", Амур.инфо, 2007-09-24. Kontrolita 2013-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2016-12-23.
  3. Савельев Сергей Вячеславович | Творческий союз художников России. www.tcxp.ru. Alirita 2015-11-15.
  4. Биография. s-v-saveliev.ru. Alirita 2015-11-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-27. Alirita 2016-12-23.
  5. Савельев С.В. | Стереоскопический атлас мозга человека. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-15.
  6. Патология эмбрионального морфогенеза головного мозга человека. Лекариус. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2015-11-15.
  7. Савельев С.В. | Эмбриональная патология нервной системы. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-15.
  8. ��������� �������. [http://www.privatelife.ru/2005/med05/n4/2.html ��� ������� ����� ����������...�]. www.privatelife.ru. Alirita 2016-10-04.
  9. books. www.vedimed.ru. Alirita 2016-10-04.
  10. ЭМБРИОНАЛЬНАЯ ПАТОЛОГИЯ МОЗГА. library.ua. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2015-11-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2021-08-19.
  11. books. www.vedimed.ru. Alirita 2016-10-04.
  12. Савельев С.В | Стадии эмбрионального развития мозга человека. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-15.
  13. Происхождение мозга как иллюстрация теории эволюции | Наука и жизнь. www.nkj.ru. Alirita 2015-11-15.
  14. Савельев С.В. | Происхождение мозга. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-15.
  15. Савельев С.В. | Возникновение мозга человека | 2-е издание, стереотипное. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-15.
  16. SavelyevMozg (2015-10-11). С.В. Савельев. "Перо". Пущино 5 октября 2015. Alirita 2016-12-15.
  17. издательство "ВЕДИ" (2016-11-02). С.В. Савельев: покровы динозавров и происхождение пера. Alirita 2016-12-15.
  18. Сумасшедшее открытие. www.mk.ru. Alirita 2015-11-15.
  19. Интерфакс-Агентство Военных Новостей. www.militarynews.ru. Alirita 2016-10-04.
  20. Ученые отказались от отправки гекконов в космос (2014-09-02). Alirita 2016-10-04.
  21. Савельев С.В. | Изменчивость и гениальность. www.vedimed.ru. Alirita 2015-11-29.
  22. 22,0 22,1 Происхождение мозга как иллюстрация теории эволюции (интернет-интервью). Наука и жизнь (2006-06-10). Alirita 2013-03-20.
  23. 23,0 23,1 23,2 Персональный сайт: книги. Arkivita el la originalo je 2013-03-25. Alirita 2013-03-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-25. Alirita 2016-12-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]