Saltu al enhavo

Sergej Ŝĉukin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Ŝĉukin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1854 (1854-07-27)
en Moskvo
Morto 10-an de januaro 1936 (1936-01-10) (81-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ivan Vassilievitch Shchukin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Ekaterina Petrovna Shchukina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Ivan Shchukin (en) Traduki, Pyotr Shchukin (en) Traduki kaj Dmitry Shchukin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Ivan Stchoukine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj André-Marc Delocque-Fourcaud (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artkolektanto
entreprenisto
entreprenisto
kolektanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sergej Ivanoviĉ Ŝĉukin (ruse Сергей Иванович Щукин;la 6-an de Julio [malnovstile 24a de Junio] 1854 – la 10-an de Januaro 1936) estis rusa negocisto kiu iĝis artokolektisto, ĉefe de arto el francaj impresionistoj kaj post-impresionistoj. Li devenis el familio, en kiu aliaj tri fratoj estis same artokolektistoj.

Ŝĉukin faris siajn unuajn artaĉetojn post veturo al Parizo en 1897, kiam li aĉetis sian unuan pentraĵon de Monet. Li poste aĉetis nombrajn verkojn ĝis totalo de 258 pentraĵoj kiuj dekoris la murojn de sia palaca hejmo en Moskvo. Ĉirkaŭ 1914, Ŝĉukin posedis dek tri pentraĵojn de Monet; tri de Renoir; ok de Cézanne; kvar de Van Gogh; dek ses de Gauguin de la Tahitia periodo, kiujn li pendis en sia manĝoĉambro kvazaŭ ortodoksa ikonostazo; sep de Henri Rousseau; dek ses de André Derain; ok de Albert Marquet; kaj du de Maxime Dethomas. Ŝĉukin estis partikule notinda pro sia longa asocio kun Matisse, kiu dekoris sian hejmon kaj kreis unu el siaj ikonaj pentraĵoj, La Danse, speciale por Ŝĉukin, kiel parto de komisio de du pentraĵoj, dum la alia grava pentraĵo estas Muziko, 1910.

Post la Rusa revolucio de 1917 la ŝtato konfiskis lian kolekton, dum li fuĝis al Francio. El la kolekto estis kreita la Ŝtata Muzeo de Moderna Okcidenta Arto (ruse: Государственный музей нового западного искусства or), kunigita kun la kolekto de alia rusa mecenato nome Ivan Morozov. Tiu muzeo estis fermita de Stalin en 1948. Kaj finfine la tuto estis dividita inter la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin de Moskvo kaj la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Natalya Semenova kaj André Delocque, The Collector: The Story of Sergei Shchukin and His Lost Masterpieces. Yale University Press, 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]