Serilingampalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serilingampalli
kvartalosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 500019
Demografio
Geografio
Geografia situo 17° 29′ N, 78° 20′ O (mapo)17.4878.33Koordinatoj: 17° 29′ N, 78° 20′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Serilingampalli (Telangano)
Serilingampalli (Telangano)
DEC
Serilingampalli
Serilingampalli
Situo de Serilingampalli

Map

vdr

Serilingampalli, (telugue శేరిలింగంపల్లి) pli mallonge Lingampalli, estas urbego, grava antaŭurbo de Hajderabado en subŝtato Telangano en federacia ŝtato Barato. Ĝi apartenas al granda municipo de Hajderabado.

Lagoborda panoramo

Demografio[redakti | redakti fonton]

Serilingampalli en 2011 havis 153 364 da loĝantoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Serilingampalli situas laŭ lago. Subŝtata ĉefurbo Hajderabado kaj Sikundarabad troviĝas po 22, Siddipet 46, Mahbubnagar 90, Bidar 97, Varangal 146, Mumbajo 604, Kolkato 1190, ĉefurbo Delhio 1243 kilometrojn (aere) [1].

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Serilingampalli ekonomie apartenas al la distrikta industria zono. Ekzemple prilaborejo pri aluminio situas proksime de la stacidomo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la telugua.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Universitato de Hajderabado havas kampuson en Serilingampalli.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Serilingampalli vivas precipe hinduoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lingampalli havas stacidomon, kiu estas finstacio. La trajnoj venas de Hajderabado. Enurbe aŭtobusoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Serilingampalli situas inter zonoj Aw kaj BSh laŭ Klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono inter junio kaj septembro. En ĉiuj monatoj pluvas iom, sed plej ofte dum musonoj. Jare pluvas ĉirkaŭ 800 mm. La temperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans