Settat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Settat arabe: سطات‎ estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Maroko.

Mapo pri fervoja reto de Maroko, kie ne estas signita Settat, tamen situas inter Kazablanko kaj Marakeŝo ĉe la duono

Bazaj informoj

Geografio

Settat situas en montareta regiono en la centra sekcio de la lando sude de Kazablanko. Tiu urbo situas 57, Marakeŝo 146 km.

Historio

Settat iĝis administra centro en la frua 13-a jarcento, pro ĝia strategia pozicio kiel neevitebla trairejo inter nordo kaj sudo. En la 18-a jarcento la urbo alportis ordon kaj sekurecon por la vojaĝantoj.

Vido en Settat

Dank' al la riĉeco de la grundo, ĝi ankaŭ prosperis dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiel grava komercocentro por agrikulturaj produktoj. Tio estis allogaĵo de judoj, kiuj ekloĝis amase en la najbareco. En la frua 20-a jarcento la urbo trovis sin sub dominado de francoj. En la 1990-aj jaroj Settat ricevis universitaton.

Trafiko

Settat estas ligita kaj per aŭtovojo kaj per fervojo al Rabato kaj Marakeŝo.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla Vikipedio
Mapo pri Maroko, kie Settat estas trovebla en la centro de la lando