Sfinkso de Naksoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sfinkso de Naksoso
skulptaĵo [+]

Lando Grekio
Koordinatoj38° 28′ 49″ N, 22° 29′ 59″ O (mapo)38.48029929822322.499819990744Koordinatoj: 38° 28′ 49″ N, 22° 29′ 59″ O (mapo)

Estiĝo-560

Sfinkso de Naksoso (Grekio)
Sfinkso de Naksoso (Grekio)
DEC
Sfinkso de Naksoso
Sfinkso de Naksoso
Lokigo de Grekio en mondo
Situo en Grekujo.

Map
Sfinkso de Naksoso
Vikimedia Komunejo:  Sphinx of the Naxians (Delphi) [+]
vdr

La Sfinkso de Naksoso, gastigata ĉe la arkeologia Muzeo de Delfo, estas statuo el marmoro alta 2,22 metrojn, portretante sfinkson, mitan kreaĵon kun kapo de virino, brusto, kaj kompleksaj flugiloj de imponaj plumoj de rabobirdo turnitaj vertikale laŭ la alteco, kaj kun korpo de leonino. La sfinkso staras sur kolono de 10 metroj, kiu kulminas en unu el la unuaj ionikaj kapiteloj; ĝi estis starigita apud la templo de Apolono en Delfo, la tiama religia centro de antikva Grekio, en 560 a.K.E..

La unuaj fragmentoj estis malkovritaj en la sanktejo de la templo de Apolono en Delfo, en 1860. La ceterajn partojn oni trovis en 1893. Ĝi estis komence instalita sur steleo la 560 a.K.E. kiel oferdono al la templo de Apolono de Naksoso, unu el la plej riĉaj insuloj Cikladoj de tiu epoko. La totala alto de la statuo (kolono kaj bazo komprenitaj) superas la 12,5 metrojn.

La greka sfinkso — leono kun la vizaĝo de homa virino — havis, laŭ la mitologio, ferocan forton; kiel gardisto, ĝi ofte aperis flanke de la enirejoj de la temploj.[1] La reprezentadoj de sfinkso estas ĝenerale asociitaj al arkitekturaj strukturoj kiel reĝaj tomboj aŭ religiaj sanktejoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Sfinkso de Naksoso estis starigita apud la Templo de Apolono en Delfo, la religia centro de la antikva Grekujo.

La fama sfinkso de Naksoso staras sur kolono kiu kulminis en ionika kapitelo.

Tio estas verŝajne la plej antikva ionika konstruaĵo en la Orakolejo de Delfo. Ĉi-statuo estis starigita apud la Halos, t.e., la plej sakra loko de Delfo, kie Apolono supozeble mortigis la pitonon. Laŭ la tradicio kaj ĝia mitologia reprezentado, la sfinkso havis la vizaĝon de virino portanta enigman rideton, la flugilojn de rabobirdo kaj la korpon de leonino. Ĝi estis ĉizita el granda peco de naksosa marmoro. La solida konstruo kombinis elementojn kiuj donis al la statuo karakteron de movado kaj vigleco kun detaloj kiel la hararo, la brusto kaj la flugiloj.[2],[3],[4] Ĝi ankaŭ estas rimarkinda pro esti frua ekzemplo de ĉievidebla skulptaĵo — la spektanto povas promeni ĉirkaŭ ĝin, kaj rigardi ĝin de ĉiuj flankoj —, kontraste al relief-hava skulptarto kiu estis ofta en tiu tempo.[5] La monumento estis farita tute el marmoro kaj atingis 12,45 metrojn en alteco. La monumento ŝajnas impona al vizitantoj kaj estis tipa ekzemplo de naksosa skulptaĵo en sia pli bona epoko, t.e., la 6-a jarcento a.K.E..

Sur la bazo, aperas surskribo datita 328-327 a.K.E., kiu renovigas la promanteia-n por la Naksosanoj:

Citaĵo
 ΔΕΛΦΟΙ ΑΠΕΔΩΚΑΝ ΝΑΞΙΟΙΣ ΤΑΝ ΠΡΟΜΑΝΤΗΙΑΝ ΚΑΤΤΑ ΑΡΧΑΙΑ ΑΡΧΟΝΤΟΣ ΘΕΟΛΥΤΟΥ ΒΟΥΛΕΥΟΝΤΟΣ ΕΠΙΓΕΝΕΟΣ   Delfo donis al la naksianoj la rajton de promanteia same kiel antaŭe, dum la tempo de la arĥonto Teolitos kaj de Epigeno la Bouleute 
— Surskribo sur la sfinkso de Naksoso

Tiel, la Naksosanoj rajtis akiri orakolojn kiel unuajn.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

La termo «manthian» signifas profetaĵon, kaj la greka vorto Μάντις signifas «profetinon, aŭguristinon». La roluloj de la manto kaj de la profetino aperas ankaŭ ĉe la poeto Teokrito. Sendube, la nomo de tiu insekto devenas el sia hieratika sinteno.

Aliaj kolonoj[redakti | redakti fonton]

Multnombraj similaj kolonoj kronitaj per sfinksoj estis malkovritaj en la antikva Grekujo, ekzemple en Sparto, AtenoSpato, kaj kelkaj el ili estis uzitaj kiel funebraj steleoj.[6].

Oni ankaŭ sugestis, ke la grekaj kolonoj de la 6-a jarcento a.K.E. kiel la sfinkso de Naksoso eble inspiris la pilastrojn de Aŝoko de la 3-a jarcento a.K.E. en Hindio, sekve de la kontaktoj inicitaj de Aleksandro la Granda en 320 a.K.E. kaj daŭrigitaj fare de la Grekoj-Baktrianoj kaj de la Hindogrekoj.[6]

Repliko de la sfinkso de Naksoso estas instalita, ekzemple, antaŭ la enirejo de la Archéopôle (areo pri arkeologio) de Akvitanio, en la kampuso de la Universitato Bordozo Montaigne, en Francio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stewart, Desmond. Pyramids and the Sphinx. [S.l.]: Newsweek, U.S., 72. Print. (angle)
  2. Ροζίνα Κολώνια, Το Αρχαιολογικό Μουσείο Δελφών, Κοινωφελές Ίδρυμα Ιωάννη Σ. Λάτση, Ολκός, 2006, σελ. 90. Arkivigite je 2015-05-02 per la retarkivo Wayback Machine (greke)
  3. La Naksosa Sfinkso. Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine (greke kaj angle)
  4. Βαγγέλη Πεντάζου - Μαρίας Σαρλά, Δελφοί, Β. Γιαννίκος - Β. Καλδής Ο.Ε., 1984, σελ. 47. (greke)
  5. [1] Delfo, Sfinkso de Naksioso, en la retejo de la Cifereca biblioteko Perseo, Universitato Tufts, (angle)
  6. 6,0 6,1 6,2 Graeco-Indica, India's cultural contexts with the Greek world [La kulturaj kuntekstoj de Barato kun la greka mondo], Ramanand Vidja Bavan, 1991, paĝo 5 (angle)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Amandry, «La Colonne de Naxiens et le Portique des Athéniens», dans Fouilles de Delphes, t. II : Topographie et Architecture, Paris, E. de Boccard éditeur, 1953 (legebla interrete, france)
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sphinx de Naxos en la franca Vikipedio.