Sia (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la egipta mitologio, SiaSaa estas la personigo de la intuicio kiu helpas preni la ĝustajn decidojn kaj de la planiga inventado kiu kune al Hu (la krea vorto kaj Heka (la magio aŭ transdono de la forto) ebligas imagi, esprimi kaj ordoni la verkon de la kreo.

Ĝi estis la diigo de la perceptado en la heliopola kosmogonio de la Eneado kaj probable, ekvivalento de la energioj de la koro de Ptaho en la memfisa kosmogonio. Ĝi ankaŭ havis rilatojn kun la skribo kaj foje estas montrata antropomorfa, dekstre de Reo tenante volvolibron el papiruso. Tiu ĉi papiru enkarnigis la klerajn sciojn.

En la Libro de mortintoj, Reo, tranĉinte sian penison kreis el sia sango elverŝita diojn, Sia kaj Hu, personigoj de la menso kaj la aŭtoritateco.

Sia, kune al Hu kaj Heka, aperas en tekstoj kaj muroj de la tomboj de la Nova Egipta Imperio akompanata de la dio Reo en sia suna boato dum konstanta vojaĝo tra la nokto.

Kiel hieroglifo, ĝi estas ankaŭ uzata por reprezenti la vortojn percepti, scii', esti konscia.