Kajo Solio Sidonjo Apolinaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sidonio Apolinaro)
Kajo Solio Sidonjo Apolinaro
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 430 (0430-11-05)
en Lugdunum
Morto 30-an de novembro 488 (0488-11-30) (58-jaraĝa)
en Arvernis
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Father of Sidonius Apollinaris vd
Edz(in)o Papianilla vd
Infanoj Apollinaris of Clermont vd
Profesio
Okupo politikisto • katolika sacerdoto • poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Life of Annianus ❦
History vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Sidonjo Apolinaro en vitralo de la katedraolo de Clermont-Ferrand.

Kajo Solio Sidonjo Apolinaro (latine: Gaius Sollius Sidonius Apollinaris (Liono, la 5-an de decembro de 430 ĉirkaŭ – Clermont-Ferrand, 486), estis gaŭla-romiano nobelulo, altagrada funkciulo de la Romia Imperio, poeto, epistolisto, Episkopo kaj sanktulo.
Liaj rango kaj konatoj lokigis lin centren de la publika vivo de tiu epoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Liono (Lugdunum), Francio en nobela senatana familio: liaj praavoj gajnis la plej altajn oficojn (prefekto de pretorio, prefekto de la urbo, do de Romo, ktp). Lia avo, Apolinaro, estis prefekto de la pretorio de Gaŭlujo, lia patro (kie nomo restas nekonta) plenumis la siavice la saman funkcion dum la jaroj inter 448 kaj 449.

En 452 ĉirkaŭ Sidonjo Apolinaro edzinigis Papianilan, filinon de tiu Avito kiu estis konsulo (456) kaj imperiestro de Okcidento (455-456); la du almondigis diversajn gefilojn, inter kiuj masklon Apolinaron, kaj tri filinojn. Li estis bofilo de Gnaeus Iulius Agricola.

Li studis sub la gvido de majstro Eusebio en Lugdunum aŭ en Arles (Arelate), sekvante la lecionojn de la monaĥo Klaŭdiano Mamerto kaj deHoenius. Li studis ankaŭ la grekan lingvon.[1]

En 457 Avito mortis kaj sidis sur la trono Flavius Iulius Valerius Maiorianus, implikita en la detronigo de la antaŭulo; la popoloj de Gaŭlujo ne akceptis la novan imperiestron, kiu milite movis kontraŭ ili. Sidonjo partianiĝis kontraŭ Maiorianus; li troviĝis en Lugdunum kiam la urbo estis okupita de la imperia armeo kiu lin enprizonigis. Liberigite, li en 458 adresis al Maiorianus peticion, por ke estu mildigitaj la punoj kontraŭ la urbo, sub formo de malgranda poemo.

Inter la 458 kaj 461 li estis tribunus et notarius; en 461 gastis en Arelate (Arles), ĉe la kortego de Maiorianus, kie malkovris ke al li oni estis atribuinta anoniman panfleton en iu elstara persono estis ofendita. Sed dum vespermanĝo Sidonjo sukcesis sin senkulpigis.

En 467 li iris al Romo por porti peticion de siaj gentoj al la imperiestro Antemio; tie li kompilis panegiron honore de Antemio, afero kiu kontribuis al lia nomumo al caput senatus kaj praefectus urbi (prefekto de la urbo, do de Romo).[2] Inter liaj taskoj elstaris ankaŭ la provizo de tritiko por la urbo Romo.[3]

Intertempe li estis elektita posteulo de Eparkio al la episkopa seĝo de Clermont-Ferrand de Aŭvernjo pli pro la influo de siaj amikoj kaj de la famo de siaj virtoj ol pro siaj teologiaj meritoj.

En tiu ofico li restis ĝis la morto spite de la fakto ke li estis enprizonigita de Enriko, reĝo de la invadanta visigota armeo, kiu tamen lin liberigis kaj permesis ke li aktivu en sia episkopa ofico (471 - 486).

Kulto[redakti | redakti fonton]

Sidonjo Apolinaro estis ĝenerale konsiderata homo de kristanaj virtoj jen en la sekulara akktiveco de politiko kaj dilomatiko jen en edza kaj episkopa vivo. Pro tio la kristana popolo lin volis honorita per le titolo de Sanktulo. La liturgio memoro pri Sidonjo Apolinaro okazas la 21-a de aŭgusto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En lia verko, klasika tradicio kaj Kristanismo senpene kunvivas jen sur la nivelo de la enhavoj jen en tiu de la formo; okazas ĝuste kun lin ke komenciĝas tiu fenomeno de difiniĝo de kultura heredaĵo kapabla superigi la antaŭajn kontraŭpoziciojn pro kiuj suferis elstaraj kristanaj intelektuloj kiel Sankta Hieronimo, en la nomo de idealo kiu vidas unuigitaj la eksaj “malamikoj" grekoj, latinoj, paganoj kaj kristanoj antaŭ la nova mondo de la germanoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Opera, 1598
  • Carmina, poema kolektaĵo publikigita ĉirkaŭ 470.
  • 147 Epistulae dividitaj en naŭ libroj, post lia episkopa ordiniĝo, stile sekvantaj Plinion la Junan
  • Missae, kontribuoj al la Gaŭla rito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 449 li ĉeestis deklamadon, flanke de Nicezio, de panegiro honore de la konsulo Astorio; la 1-an de januaro 456 estis Sidonjo la deklamanto de panegiro honore de sia bopatro kaj imperiestro Avito, ricevante poste statuon en la forumo de Trajano.
  2. Sidonio Apollinare, Epistulae, i.9.1-7.
  3. Sidonio Apollinare, Epistulae, i.10.2-3.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]