Siebe Jan Bouma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siebe Jan Bouma
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1899 (1899-03-23)
en Groningen
Morto 10-an de decembro 1959 (1959-12-10) (60-jaraĝa)
en Hago
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo arkitektourbanizistofotisto
Verkoj Transformatorhuisje Esserhaag (Groningen)
vdr
La konstruaĵo (1928) kiu Bouma formplanis kiel officejo de la municipolaboroj je la Gedempte Zuiderdiep en Groningen (2010)
La Grafika Muzeo en Groningen, kiu en 1928/1929 estis konstruita kiel elementa lernejo (2009)

Siebe Jan (Siep) Bouma (Groningen, 23-an de marto 1899 - Hago, 10-an de decembro 1959) estis nederlanda arkitekto kaj urboplanisto.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Post laboro kiel ĉarpentisto (1919) kaj konstrua desegnisto (1920) por la municipo Groningen, li fariĝis por la sama urbo urba arkitekto. Li formplanis tie multajn konstruaĵ(et)ojn (de transformilstacioj ĝis lernejoj, de lanternofostoj ĝis policejo) kaj stratmeblaro. En lia verkoj rimarkeblas klaran preferon en la direkto de la Amsterdama skolo kaj kubismo. Nombro de liaj formplanoj estas ornamitaj per verkoj de la skulptisto Willem Valk (1898-1977) ankaŭ el Groningen.

Bouma foriris en 1942 el Groningen kaj fariĝis direktoro de la nederlanda subĉiela muzeo en Arnhemo. En 1948 li fariĝis la unua direktoro de la suda maromuzeo en Enkhuizen. En 1951 li faris la arkitektan formplanon de Madurodam.

Bouma estis la patro de tv-prezentisto Bob Bouma, aktorino Maya Bouma kaj kabaredistino Annelies Bouma.

Fotaro[redakti | redakti fonton]